Fokusoj de la Semajno (Okt. 11)

(GMT+08:00) 2019-10-10 17:14:50     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

La Pekina Internacia Hortikultura Ekspozicio finiĝis merkrede per festa ceremonio, en kiu ĉina ĉefministro Li Keqiang faris paroladon kaj anoncis ĝian fermon.

Li esprimis gratulon pro la sukceso de la ekspozicio kaj dankon al homoj, kiuj subtenis kaj ĉeestis la okazaĵon. Li diris en sia parolado, ke la hortikultura ekspozicio sub la temo "Verda Vivo, Pli Bela Vivo" estis grandioza kunveno por reciproka lernado inter diversaj civilizacioj, divido de novaj verdaj teknologioj kaj spertado de riĉeco de la naturo.

La ĉefministro diris, ke restante la plej granda evoluanta lando de la mondo, Ĉinio plu sin dediĉos al ekonomia disvolvado kaj solvos problemojn per disvolvado. Li akcentis, ke Ĉinio persistos en la tuteca maniero por serĉi altkvalitan disvolviĝon de ekonomio kaj altnivelan protekton de medio per reformo kaj malfermo.

Oficejo de la ĉina nacia kontraŭterorisma gvidgrupo merkrede esprimis fortan kondamnon kaj firman oponon kontraŭ la usona decido aldoni ĉinajn entojn inkluzive de policaj departementoj en Xinjiang en ĝian "Liston de Entoj".

La oficejo diris en deklaro, ke ĝi urĝas la usonan flankon tuj korekti la eraran praktikon, retiri la malĝustan decidon kaj ĉesi interveni en la internajn aferojn de Ĉinio.

La deklaro diris, ke la rimedoj prenitaj de Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono por batalo kontraŭ terorismo kaj ekstremismo celas elimini ilian reproduktejon kaj tute konformas al ĉinaj leĝoj kaj internacia praktiko. Ĝi diris, ke la polico en Xinjiang laŭleĝe plenumis sian devon, efike retenis terorismajn agadojn, kaj defendis socian stabilecon kaj sekurecon de vivoj kaj posedaĵoj de homoj. Ili ne nur gajnis la subtenon de 25 milionoj da homoj de ĉiuj etnogrupoj en Xinjiang, sed ankaŭ faris gravajn kontribuojn al la internacia afero kontraŭ terorismo. La tiel nomata homrajta demando en Xinjiang, kiu tute ne ekzistas, estas nur preteksto intence farita de Usono por enmiksiĝi en la internajn aferojn de Ĉinio.

La oficejo diris, ke la usona agado severe subfosis leĝplenumajn kunlaboron kaj interŝanĝojn inter la du landoj. La deklaro akcentis, ke la oficejo postulas, ke la usona flanko forĵetu duoblan normon en antiterorismaj demandoj, ĉesu fari nerespondecajn rimarkojn pri Xinjiang kaj haltigu fihelpon kaj subtenon al terorismaj fortoj ligitaj kun "Orient-Turkestano".

La Nobel-Komitato anoncis lunde, ke tri sciencistoj dividas ĉi-jaran Nobel-premion pri Fiziko aŭ Medicino.

La Nobel-Asembleo de la Karolinska Instituto diris, ke la premio estis aljuĝita al William G. Kaelin Jr, Peter J. Ratcliffe kaj Gregg L. Semenza pro iliaj malkovroj, kiel ĉeloj sensas oksigenan haveblecon kaj adaptiĝas al tio. La komitato diris, ke la tri medicinaj laureatoj de la jaro 2019 identigis molekulan mekanismon, kiu reguligas la aktivecon de genoj por reagi al diversaj niveloj de oksigeno.

Thomas Perlmann, ĝenerala sekretario de la Nobel-Komitato kaj la Nobel-Asembleo, diris en gazetara konferenco, ke li kontaktis ĉiujn tri laureatojn, kaj ili estis vere feliĉaj kaj ĝojis dividi la premion.

La komitato diris, ke oksigena senso estas centro por multaj malsanoj. La malkovroj faritaj de ĉi-jaraj laureatoj havas fundamentan gravecon por fiziologio kaj pavimis la vojon por promesplenaj novaj strategioj pri batalo kontraŭ anemio, kancero kaj multaj aliaj malsanoj. Ĉi-jara premio sumuĝas je 9 milionoj da svedaj kronoj, kiuj estos egale dividitaj inter la tri laŭreatoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin