Pliiĝo de tutmonda ekonomia risko reliefigas neceson de multflankeco

(GMT+08:00) 2019-10-10 18:58:06     Redaktoro:Yu

Lastatempe la internacia komunumo fariĝis pli maltrankvila pri perspektivoj de la tutmonda ekonomio. Nova ĝenerala direktoro de la Internacia Mona Fonduso Kristalina Georgieva avertis, ke pro komerca milito kaj aliaj faktoroj, la monda ekonomia kresko malrapidiĝis ĝis la plej malalta nivelo de 2010. Fronte al pliiĝanta ekonomia risko, financaj ministroj de Aŭstralio, Singapuro, Indonezio kaj Kanado kune verkis artikolon, akcentante, ke multflankeco estas la unika elekto por trakti nunajn tutmondajn politikajn kaj ekonomiajn defiojn. Tio montris, ke evidentiĝas la neceso kaj urĝeco fortigi multflankan konsenton kaj defendi liberkomercan ordon.

Tiu ĉi jaro markas la 75an datrevenon de la establo de Bretton-arbara Sistemo. Post la Dua Mondmilito, Usono dominis la starigon de la financa kaj komerca sistemoj de la mondo per sia granda forto. Okcidentaj landoj longtempe profotis de libera konkurenco kaj komerca sistemo de la mondo pro siaj avantaĝoj. Sed de post sia enoficiĝo, la nuna usona registaro sekvis la politikon "unuaeco de Usono", lanĉis komercan militon, kaj praktikis protektismon, kio grandigis la fendon inter okcidentaj landoj. Internaciaj ordoj politika kaj ekonomia alfrontas senprecedencajn defiojn. Multaj estas maloptimismaj pri la estonteco de la mondo.

Fronte al diversaj necertecoj, la internacia komunumo devas rekomendi kaj praktiki multflankecon sur pluraj niveloj.Unue, grandaj landoj devas prenis sur sin pli grandan respondecon por kvietigi komercajn konfliktojn kiel eble plej baldaŭ. Due, evoluintaj landoj devas agi konforme al la ĝenerala tendenco de la epoko kaj permersi al emerĝantaj merkatoj pli multe partopreni en la tutmonda regado kaj ellaboro de multflankaj reguloj. Krome, rilataj landoj kaj ekonomioj devas firmigis sian fidon pri kunlaboro, kaj rezisti antitutmondiĝan fluon per konkretaj agoj akcelantaj ekonomian integriĝon.

Ĝuste pro la internacia financa krizo en 2008 naskiĝis la mekanismo de kunlaboro de la Grupo 20. Se la internacia komunumo subtenos la spiriton de multflankeco kaj persistos en dialogo kaj konsiliĝo bazitaj sur egaleco, certe povos esti trovita nova vojo al reciproka profito kaj komuna disvolviĝo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin