Novaĵoj (Oktobro 11)

(GMT+08:00) 2019-10-11 15:55:18     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 11a de oktobro, vendrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke prezidanto Xi ekiris por neoficiala kunveno kun hinda ĉefministro kaj ŝtata vizito al Nepalo; Ĉinio kaj Usono komencis novan komercan intertraktadon en Vaŝingtono. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping iris el Pekino vendrede matene por la dua neoficiala kunveno kun hinda ĉefministro Narendra Modi en Hindio kaj ŝtata vizito al Nepalo. Li estis invitita de Modi kaj nepala prezidento Bidhya Devi Bandari respektive.

Vendrede, la 11an de oktobro, antaŭ la ŝtata vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al Nepalo, ĉefaj ĵurnaloj de la lando publikigis lian artikolon "Puŝi la amikecon transpaŝantan Himalajon al nova alto".

En la artikolo, Xi diris, ke li multfoje renkontiĝis kun vizitantaj nepaaj gvidantoj kaj starigis profundan amikecon kun ili, kaj ke li atendas atingi la magian teron de Nepalo por paroli pri amikeco, diskuti pri kunlaboro kaj desegni planon pri disvolvado de la duflankaj rilatoj.

Xi diris, ke Ĉinio kaj Nepalo estas bonaj amikoj. Ili glate fiksis landlimon surbaze de la Kvin Principoj de Paca Kunekzisto. La alta monto Himalajo fariĝis firma ligilo de la du landoj. En la pasintaj jaroj la du flankoj firme subtenis unu la alian pri demandoj koncernaj al kernaj interesoj. Delonge la nepala flanko sekvis la politikon de unu Ĉinio kaj malpermesis al iu ajn ekstera forto uzi ĝian teritorion por aktivadoj kontraŭ Ĉinio. Xi akcentis, ke la ĉina flanko firme subtenas la klopodojn de Nepalo por protekto de suvereneco, sendependeco kaj teritoria integreco de la lando kaj apogas ĝin en serĉado de evoluiga vojo taŭga al naciaj kondiĉoj.

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde sendis gratulajn mesaĝojn al kubaj gvidantoj pri la sukceso de ilia lando en okazigo de eksterordinara leĝdona sesio de la Nacia Asembleo de Popola Potenco kaj elekto de prezidanto de la Kuba Respubliko.

En la mesaĝoj, senditaj respektive al Unua Sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo Raul Castro Ruz kaj nove elektita kuba prezidanto Miguel Diaz-Canel, Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, diris, ke en pli ol duona jarcento, la popoloj de Ĉinio kaj Kubo forĝis profundan amikecon. Li aldonis, ke la du landoj fariĝis bonaj amikoj, bonaj partneroj kaj bonaj fratoj, kiuj traktas unu la alian kun sincereco kaj reciproka fido kaj havas komunan sorton. Xi emfazis, ke li donas grandan gravecon al disvolvado de la ĉina-kubaj rilatoj kaj volas subteni striktan komunikadon kun Unua Sekretario Raul Castro por kune verki novan ĉapitron de ĉina-kuba amikeco en la nova epoko. Xi diris ankaŭ, ke li volas fari komunajn klopodojn kune kun prezidanto Diaz-Canel por grandigi amplekson kaj profundon de la dulanda kunlaboro kaj antaŭenpuŝi stabilan kaj daŭran disvolviĝon de la duflankaj rilatoj.

Ĵaŭde en Vaŝingtono, Ĉinio kaj Usono komencis novan altnivelan konsiliĝon por trakti siajn malkonsentojn pri elstaraj ekonomiaj kaj komercaj demandoj.

La ĉina delegacio estas gvidata de ĉina vicĉefministro Liu He, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj estro de la ĉina flanko pri la ĉina-usona ampleksa ekonomia dialogo, kaj la usona teamo estas estrata de usona komerca reprezentanto Robert Lighthizer kaj ministro pri financo Steven Mnuchin.

Ĉi-foja altnivela ekonomia kaj komerca konsiliĝo daŭros de ĵaŭdo ĝis vendredo. Antaŭ tio, la du teamoj komencis labor-nivelan intertraktadon.

Merkrede posttagmeze en Vaŝingtono, ĉina vicĉefministro Liu He renkontiĝis respektive kun prezidanto de la Uson-Ĉina Komerca Konsilio Craig Allen, plenuma vicprezidanto de la Usona Ĉambro pri Komerco Myron Brilliant kaj nova ĝenerala direktoro de Internacia Mona Fonduso (IMF) Kristalina Georgieva.

Dum la renkontiĝo kun Allen kaj Brilliant, Liu, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj estro de la ĉina flanko por la ĉina-usona ampleksa ekonomia dialogo, diris, ke la komerco inter Ĉinio kaj Usono estas tre grava kaj havas tre grandan superverŝan efikon kaj tutmondan influon. La komerca milito inter Ĉinio kaj Usono ne utilas al ambaŭ flankoj nek al la tuta mondo, ĉar interesoj de entreprenoj kaj konsumantoj estas grave difektitaj. Kun sincera deziro, Ĉinio volas dialogi kun Usono pri komerca ekvilibro, merkata aliro, protekto de investo, kaj aliaj komunaj zorgoj por antaŭenigi la konsiliĝon.

Allen kaj Brilliant diris, ke estras neniu gajninto en komerca milito, kaj la industriaj kaj komercaj rondoj de Usono ne volas vidi pliigon de tarifoj. Ili esperas, ke la du flankoj faros konkretan progreson en ĉi-foja konsiliĝo, akcelos reciprokan fidon, metos firman bazon por plua konsiliĝo kaj trovos rimedojn por fine solvi diverĝojn kaj fini komercan militon.

En la dialogo kun Georgieva, Liu diris, ke ĉifoja konsiliĝo estas alte atentita de multaj partioj, kaj fini la komercan militon jam fariĝis komuna deziro de la tuta mondo. Surbaze de egala rajto kaj reciproka respekto, Ĉinio volas atingi konsenton kun Usono pri kelkaj komunaj zorgoj de ambaŭ flankoj, kaj malebligi pluan eskaladon kaj vastigon de la konflikto. Liu aldonis, ke la internacia komunumo devas kune klopodi pri tio por konservi stabilecon kaj prosperon de la mondo.

Georgieva diris, ke laŭ kalkulado de la IMF, la komerca milito alportas gravan baton kaj negativan influon al la monda ekonomio kaj malakcelas la ekonomian kreskon de la mondo je 0,8 procentpunkto ĝis 2020. La IMF aprezas la decidon kaj sincerecon de Ĉinio pri solvado de la demando per konsiliĝo, kaj plu ludos sian rolon en konservo de multflanka sistemo kaj liberkomerca regularo.

La ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj urĝis la urban registaron de la ĉeĥa ĉefurbo Prago rekoni kaj korekti sian eraron en frua dato, post kiam la municipo de Pekino finis siajn ĝemel-urbajn rilatojn kun Prago pri demandoj koncernaj al la kernaj interesoj de Ĉinio.

Proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, Geng Shuang, diris, ke ekde novembro de la lasta jaro, ĉefaj oficialuloj de la novaj urbaj aŭtoritatoj de Prago, ignortante la bazajn normojn pri internaciaj rilatoj kaj konsenton de la internacia komunumo, kaj spitante solenan pozicion kaj fortan oponon de Ĉinio, fojfoje prenis erarajn movojn kaj faris malĝustajn rimarkojn pri gravaj demandoj koncernaj al la kernaj interesoj de Ĉinio inkluzive de Tajvano kaj Tibeto. Geng diris, ke ili grave enmiksiĝis en la internajn aferojn de Ĉinio, publike defiis la ĝemel-urbajn rilatojn kun Pekino, severe damaĝis la politikan premison kaj fundamenton de interŝanĝoj inter la du urboj kaj kaŭzis malbonan influon.

Konsidere pri tio, la municipo de Pekino finis siajn ĝemel-urbajn rilatojn kun Prago kaj haltigis ĉiujn oficialajn interŝanĝojn.

Samtempe Ĉinio rimarkis, ke akravidaj personoj en la Ĉeĥa Respubliko, inkluzive de ĉeĥa prezidento Milos Zeman kaj aliaj politikaj gravuloj, kondamnis la malĝustajn movojn de la urbaj aŭtoritatoj de Prago.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin