Serĉi komunajn punktojn kaj solvi demandojn en praktika maniero

(GMT+08:00) 2019-10-12 14:40:57     Redaktoro:Yu

Vendrede en Vaŝingtono finiĝis la nova ĉina-usona altnivela ekonomia kaj komerca konsiliĝo. En du tagoj sub la gvidado de la grava konsento atingita inter la ŝtatestroj de la du landoj, la du teamoj faris sincerajn, efikajn kaj konstruemajn diskutojn pri ekonomiaj kaj komercaj demandoj de reciproka zorgo. La du flankoj atingis substancan progreson en kampoj inkluzive de agrikulturo, protekto de rajtoj pri intelekta proprieto, moninterŝanĝa kurzo, financaj servoj, grandigo de komerca kunlaboro, teknologia cedo kaj solvado de disputoj. La du flankoj diskutis ankaŭ pri la aranĝo por venontaj konsiliĝoj kaj konsentis fari komunajn klopodojn por fine atingi interkonsenton.

Tia rezulto estas rekoninda. Ĉar ĝi montris, ke ambaŭ flankoj faris paŝon al solvado de demandoj en racia kaj praktika maniero por eviti pluan eskaladon kaj vastigon de komerca konflikto kaj konformi al popolopinio kaj ĝenerala atendo de la internacia komunumo.

Ekonomiaj kaj komercaj demandoj inter Ĉinio kaj Usono, la du plej grandaj ekonomioj de la mondo estas aparte komplikaj kaj ne povas esti solvitaj per unu fojo. Post intertraktado kaj batalado dum pli ol unu jaro, la du flankoj devas scii, ke praktika solvo estas serĉi komunajn punktojn flankenlasante malkonsentojn kaj atingi konsenton unue pri malgrandaj diverĝoj.

Ĉinio kaj Usono estas forte komplementaj en la agrikultura sektoro, kaj kunlaboro en tiu ĉi kampo konformas al interesoj de ambaŭ flankoj. Ĉinio ĉiujare importas 90% de sia bezonata sojfabo el aliaj landoj. Importado de sojfabo kaj porkaĵo el Usono helpas solvi usonajn zorgojn kaj ankaŭ kontentigi merkatan postuladon de Ĉinio. Krome, pri juana kurzo, la ĉina flanko multfoje deklaris en internaciaj okazoj, ke ĝi sekvas la sistemon, tio estas, ke merkato decidu moninterŝanĝan kurzon.

Faktoj en la pasinta pli ol unu jaro pruvis, ke aldoni tarifojn ne povas solvi demandojn, sed kaŭzas pli gravan vundon al ambaŭ flankoj kaj la internacia komunumo. Ĉinio ĉiam rigardas demandojn laŭ strategia alto kaj longperioda konsidero kaj bone komprenas, ke kunlaboro profitigas la du flankojn kaj konfrontado vundas ambaŭ. Estas multaj motivoj por plibonigi la rilatojn inter Ĉinio kaj Usono, sed neniu motivo por difekti ilin.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin