Ĉinio kaj Barato strategie ellaboras centjaran planon por dulanda evoluado

(GMT+08:00) 2019-10-13 14:00:17     Redaktoro:Xiong

La 11an kaj la 12a de oktobro la Dua Neoficiala Renkontiĝo inter Ĉina kaj Barata Gvidantoj okazis en la barata suda urbo Chennai. Ĉirkaŭ la rilatoj inter Ĉinio kaj Barato kaj gravaj internaciaj kaj regionaj problemoj kune prizorgataj la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping kaj la barata ĉefministro Modi faris sinceran kaj profundan interŝanĝon de opinioj, kaj ili unuanime opiniis, ke Ĉinio kaj Barato devas respekti unu la alian kaj lerni unu de la alia, kaj kune evoluas por ke Ĉinio kaj Barato, la grandaj civilizacioj, atingu sian grandan prosperiĝon.

Tiu ĉi mekanismo de neoficiala renkontiĝo, starigita de ĉina kaj barata gvidantoj, estas vere grava kreo de la dulanda diplomatio. Aprile de la pasinta jaro prezidanto Xi invitis ĉefministron Modi al la urbo Wuhan, Ĉinio, kaj tie ili havis la unuan neoficialan renkontiĝon. Post tiu grava renkontiĝo la malkonkordo ekzistanta inter la du flankoj estas efike regata kaj la dulandaj rilatoj paŝis en novan stadion stabilan kaj pliboniĝanta.

La bona etoso, farita en la Wuhan-a neoficiala renkontiĝon de ĉina kaj barata gvidantoj, daŭris en tiu ĉi renkontiĝo en Chennai. La barata flanko donis fervoran akcepton al la ĉina plej alta gvidanto.

En la lastaj jaroj la kulturaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj Barato tagon post tago tendencas al striktiĝo. En tiu ĉi renkontiĝo la ĉina kaj barata gvidantoj konsentis, ke en la venonta jaro, kiam la du landoj celebros sian 70-jariĝon de diplomatiaj rilatoj, ili faros pli vaste kaj pli profunde kulturajn interŝanĝojn, kune iniciatos kaj akcelos la dialogon kaj kontakton de malsamaj civilizacioj por daŭrigi la novan brilon de la azia civilizacio.

Jam antaŭ multaj jaroj estis analizisto, kiu montris, ke la kuna leviĝo de Ĉinio kaj Barato estos unu el la gravaj eventoj en la homara historio de la 21a jarcento. Kiel "ne translokigeblaj najbaroj", Ĉinio kaj Barato, se nur ili kapablos bone disponigi la duflankajn rilatojn, povos serĉi komunajn interesojn kaj kune prosperiĝos. Ĉinio kaj Barato, se ili unuanime kunlaboros, ne nur feliĉigos la du landojn kaj la dulandajn popolojn, sed ankaŭ donos fortan apogon al la prospero kaj stabileco de la regiono kaj la mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin