Xi Jinping intervidiĝis kun nepala prezidento Bhandari

(GMT+08:00) 2019-10-13 15:03:19     Redaktoro:Xiong

La 12an de oktobro la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun la nepala prezidento Bhandari en la prezidentejo de Katmanduo. La dulandaj ŝtatestroj kune deklaris starigi la ĉina-nepalan strategie kunlaboran partnerecon amikecan je ĉiuj generacioj kaj direktiĝantan al disvolvo kaj prospero.

Xi Jinping substrekis, ke la du landoj devas solidigi la politikan bazon de la ĉina-nepalaj rilatoj kaj preni faron de sortokomunumo kiel la longaperiodan celon disvolvi la rilatojn inter Ĉinio kaj Nepalo. Ĉinio dankas Nepalon pro ĝia sekvo de la politiko pri unu Ĉinio kaj ĝia longa subteno al Ĉinio. Ĉinio kiel antaŭe subtenas Nepalon ĉe ties ŝtata sendependeco, suvereneco, kaj teritoria integreco kaj liveras tiom eblan apogon kaj helpon al la socio kaj ekonomio de Nepalo.

Bhandari varme bonvenigis prezidanton Xi Jinping viziti Nepalon kaj refoje gratulis, ke la Ĉina Popola Respubliko festis sian 70-jariĝon. Bhandari diris, ke Nepalo volontas lerni kaj asimili la sukcesajn spertojn de Ĉinio en la disvolvado, kaj ŝi kredis, ke la ĉina popolo, sub la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio, certe sukcese realigos la ĉinan revon pri la granda reprosperiĝo de la ĉina nacio, kaj tio nepre kondukas Nepalon kaj la regionon al paco, disvolvo kaj prospero.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin