Estis ellaborita Ĝenerala Plano pri Nacia Parko de Grandaj Pandoj

(GMT+08:00) 2019-10-14 14:31:08     Redaktoro:Selena

En la 10a de oktobro, raportisto informiĝis el ŝtata administracio pri naciaj parkoj, ke Plano pri Naciaj Parkoj de Grandaj Pandoj estis ellaborita kaj atendas esti aprobita de superaj aŭtoritatoj.

En januaro de 2017, Ĉinio komencis provon pri sistemo de nacia parko de grandaj pandoj en areo de 27 miloj da kvadrataj kilometroj. En la provita regiono, troviĝas 1 629 sovaĝaj grandaj pandoj en Sichuan-provinco, Shaanxi-provinco kaj Gansu-provinco, 116 specoj de protektataj sovaĝaj bestoj, inkluzive de grandaj pandoj kaj orharaj simioj el Sichuan-provinco, kaj 35 specoj de protektataj sovaĝaj plantoj.

Xiang Kewen, estro de la administracio pri naciaj parkoj, konigis laborojn de la nacia parko.

"Ĉiuj laboroj pri la nacia parko glate funkciis, formante sistemon kun unuigita gvidado kaj klasifika administrado. Ni ankaŭ plibonigas mekanismon de ekologia protekto kaj faras aranĝon de ekologiaj programoj pri protekto de naturaj forstoj, konstruo de sistemo de ŝirma forsto de Jangzio-rivero kaj rekonverto de kulturataj kampoj en arbaron kaj herbejon. Sume 4,682 miliardoj da juanoj estis asignitaj al ekologia konstruado."

Laŭ konigo, nun la nacia parko jam starigis donitaĵo-konservejon pri bazaj informoj por si, komencis konfirmon kaj registron de naturaj riĉfontoj kaj ellaboris teknikan kaj administran normon pri demarkacioj kaj identigiloj. Ankaŭ internaciaj kunlaboroj kaj kontaktoj estas plifortigitaj. La nacia parko de grandaj pandoj subskribis kunlaborajn kontraktojn kun kanadaj naciaj parkoj Jasper kaj Elk-insulo.

Xiang ankaŭ konigis venontajn laborojn:

"Ni kiel eble plej frue ellaboros regularojn, kiaj rimedo pri administrado de la nacia parko de grandaj pandoj, rimedo pri administrado de naturaj riĉfontoj de la nacia parko kaj rimedo pri administrado de patrolado de la nacia parko. Cetere ni ellaboros planon pri protekto kaj rebonigo de la vivejo de grandaj pandoj por antaŭenigi ĉirilatan laboron."

Laŭ postulo de Opinio pri Konstruo de Sistemo de Naturaj Protektataj Lokoj kun Naciaj Parkoj kiel la Ĉefaĵo, kiu estis publikigita de ĝenerala oficejo de la Ŝtata Konsilio en junio ĉijare, ĝis 2020 la lando aperigos planon pri ĝenerala aranĝo kaj disvolviĝo de naciaj parkoj kaj diversaj specoj de naturaj protektataj lokoj, plenumos provon de naciaj parkoj, starigos arojn da naciaj parkoj, interligos demarkacion de protektataj lokoj kun ruĝlinio de ekologia protekto, ellaboros negativan liston de konstruaj programoj en protektataj lokoj kaj establos unuigan mekanismon de administrado de naturaj protektataj lokoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin