Ekstera Komerco de Ĉinio ankoraŭ estas stabiligilo de la tutmonda ekonomio

(GMT+08:00) 2019-10-14 20:02:02     Redaktoro:Xiong

Donitaĵoj en la 14a de oktobro publikigitaj de la Ĉina Ĝenerala Administracio de Dagano montras, ke en la antaŭaj tri trimestroj de ĉi jaro la importa kaj eksporta sumo de Ĉinio atingis 22 910 miliardojn da juanoj kaj kreskis je 2.8% kompare kun tiu de la sama periodo en 2018. Kvankam la tutmonda komerco evidente malfortiĝas, tamen la ekstera komerco de Ĉinio evoluas stabile, kaj tio rivelas la elastecon kaj vivecon de la ĉina ekonomio.

Influate de unuflankismo kaj komerca protektismo, nun la tutgloba ekstera komerco ĝenerale restas en marasmo, kio vekas maltrankviliĝon ĉe internaciaj organizaĵoj. Septembre UN aperigis "Raporton de 2019 pri Komerco kaj Disvolvado", opiniante, ke la kresko de la tutgloba komerco en 2019 malrapidiĝos je 0,8% - 2%. La Monda Komerca Organizaĵo lastatempe reĝustigis la kreskon de la tutgloba varkomerco, kaj laŭ antaŭkalkulo ĝi kreskos nur je 1,2%, multege pli malalte ol je 3% de la jaro 2018.

En tia okazo, tamen, la ekstera komerco de Ĉinio en la antaŭaj tri trimestroj de ĉi jaro kreskis stabile, kaj des pli, ĝia kvalito ankoraŭ estis pli bona.

En la sama periodo la totala sumo de la ĉina-usona komerco estis 2 750 miliardoj da juanoj kaj malkreskis je 10,3%. Tio diras, ke la komerca konflikto donis kaj al Ĉinio kaj al Usono certan premon. Kaj el tio montriĝas ke kunlaboro estas la plej bona elekto por Ĉinio kaj Usono.

Ĉio ĉi tio signas, ke la ekstera komerco de Ĉinio estas elasteco, kaj ĝia strukturo estas bona, kaj ke la ekstera komerco de Ĉinio ĝenerale tendencas al daŭra kresko, kaj ĝi ankoraŭ estas stabiligilo de la tutmonda ekonomio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin