Xi Jinping sendis gratulmesaĝon al la Ĉina Ekspozicio 2019 pri Mara Ekonomio

(GMT+08:00) 2019-10-15 16:20:00     Redaktoro:Xiong

Okaze de la inaŭguriĝo de la Ĉina Ekspozicio 2019 pri Mara Ekonomio, Xi Jinping, la ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ŝtata prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, sendis gratulmesaĝon por esprimi sinceran gratulon al la ekspozicio kaj varman bonvenigon al ĉiuj ĉeestantoj venintaj el diversaj landoj kaj el variaj rondoj.

Xi emfazis, ke la celo de la Ĉina Ekspozicio 2019 pri Mara Ekonomio estas liveri platformon apertan kaj kunlaboran, kundividan kaj kungajnan por la landoj ĉe maroj tra la mondo, esperante, ke ĉiuj landoj firme sin tenos je la principo de interfido, interhelpo kaj interfavorigo, profunde plifortigos kunlaboron, kaj fine lasos, ke ĉiuj popoloj de la mondo ĝuu la fruktojn alportitajn de la mara ekonomio.

Antaŭtagmeze de la 15a de oktobro la Ĉina Ekspozicio 2019 pri Mara Ekonomio okazis en Shenzhen. En la malfermo oni voĉlegis la gratulan mesaĝon de Xi Jinping.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin