Ĉinio ĉiam estas pozitivaj fortoj protekti la monde nutraĵan sekurecon

(GMT+08:00) 2019-10-15 19:42:16     Redaktoro:Xiong

La 14an de oktobro la ĉina registaro eldonis la blankan libron "Ĉina Nutraĵa Sekureco", kaj en ĝi oni profunde pritraktas la strategion de la ĉina nutraĵa sekureco, plene prezentas la pozitivan kontribuon faritan de Ĉinio en la protekto de monde nutraĵa sekureco kaj la akcelo de komuna evoluado, kaj proponas la estontecan politikon de Ĉinio pri nutraĵa problemo. La blanka libro malfermas al la mondo la pordon ekkoni la ĉinan nutraĵan sekurecon, kaj tio pruvas, ke Ĉinio ĉiam estas pozitivaj fortoj protekti la monde nutraĵan sekurecon.

Nutraĵo estas nepra kondiĉo por homaj ekzistado kaj evoluado, kaj nutraĵa sekureco estas la bazo de ŝtata sekureco. En 1995 la usona verkisto Lester Brown eldonis la libron "Kiu nutras la ĉinojn". En la libro li antaŭvidis, ke en 2030 Ĉinio renkontos problemon de nutraĵa nesufiĉo kaj tio serioze minacos la monde nutraĵan sekurecon. La blanka libro per faktoj donas fortan respondon: 1,4 miliardoj da ĉinoj ne nur ne kaŭzis minacon al la monde nutraĵa sekureco, sed male kreis mondan miraklon, ke Ĉinio per limigitaj vivrimedoj certigas la nutraĵan sekurecon de la plej granda lando laŭ loĝantaro en la mondo.

Dum la 70 jaroj, post persista penado kaj senĉesa klopodado, Ĉinio realigis al si elementan memprovizo de nutraĵo. La blanka libro diras, ke nuntempe la ĉina produktokvanto de nutraĵo okupas ĉ. kvaronon de tiu de la mondo, kaj la posedkvanto de pohoma nutraĵo superas la monde averaĝan nivelon. En 2018 la procento de memsufiĉeco de grenoj en Ĉinio estis pli ol 95%. En la lastaj jaroj el la importitaj grenoj sojfabo estis 75,4%, dum rizo kaj tritiko kune malpli ol 6%. Ĉio ĉi montras, ke nuntempe la ĉina nutraĵa sekureco restas en kontenteco, kaj sekve la vazo de la ĉinoj estas certigata.

Ĉinio, kiel granda lando evoluanta, kies loĝantaro egalas kvinonon de tiu de la tuta mondo, nutras sin, kio mem estas granda kontribuo al la mondo. Sed Ĉinio ne fieras pri tio, ĝi volontas daŭrigi malfermon al la ekstero kaj internacian kunlaboron kaj fari pli grandan kontribuon por la monde nutraĵa sekureco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin