Ĉinio kaj Usono trovis la vojon solvi problemon per praktikaj rimedoj

(GMT+08:00) 2019-10-15 20:32:15     Redaktoro:Xiong

La novrunda ĉina-usona altnivela interkonsiliĝo pri ekonomio kaj komerco lastatempe finiĝis en Vaŝingtono. La du partioj akiris esencan progreson en agrikulturo, protekto de intelekta proprieto, valuta kurzo, financa servo, plivastigo de komerca kunlaboro, teknologia transiro, disputa solvo kaj tiel plu. Ankaŭ la usona flanko opiniis, ke tiu ĉi interkonsiliĝo akiris esencajn fruktojn, kaj esperis, ke la du teamoj intensigos la laboron kaj kiel ebla plej frue formos la tekston de la interkonsento en la unua stadio kaj faros plu la postan intertraktadon.

Kiel la plej grandaj ekonomiunuoj en la mondo, Ĉinio kaj Usono, al kiuj la ekonomia kaj komerca problemoj estas komplikaj, provus en mallonga tempo atingi unupakan interkonsenton, kio estas neebla. Post la intermita intertraktado dum pli ol unu jaro Ĉinio kaj Usono ambaŭ konsciis, ke oni devas meti la interesojn de produktantoj en la unuan konsideron, kaj de facilaĵo al malfacilaĵo kaj fine ĝis solvo oni ja povas atingi komunan komprenon, kaj nur per tio oni povas trovi efikajn rimedojn por solvi problemon.

En komerca milito ne ekzistas gajninto, kaj tio jam pruviĝis per historio kaj realo. La interkonsiliĝo pri ekonomio kaj komerco inter Ĉinio kaj Usono travivis pli ol dek rundojn, tamen oni fine trovis ĝustan vojon, kiu direktiĝas al solvo.

La ekonomia kaj komerca rilatoj inter Ĉinio kaj Usono estas "ankro", kiu povas stabiligi la situacion. Konvene trakti tiujn ĉi rilatojn utilas kaj al Ĉinio kaj al Usono kaj ankaŭ al la paco kaj prospero de la tuta mondo. Tio estas la komuna konscio. Ĉinio kaj Usono daŭrigos siajn paŝojn al la komuna celo, tio estas, ke la du partioj klopodu atingi definitivan interkonsenton.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin