Usono, ludante karton je Honkongo, malutilas kaj alian kaj sin mem

(GMT+08:00) 2019-10-16 19:04:32     Redaktoro:Xiong

La 15an de oktobro laŭ la tempo de la usona oriento la Ĉambro de Reprezentantoj de la Usona Kongreso, pere de kelkaj membroj, prezentis la tielnomatan "Leĝprojekton pri Homaj Rajtoj kaj Demokratio de Honkongo en 2019". Ili senskrupule donas subtenon al honkongaj radikaluloj kaj perfortuloj, kaj tio serioze atencas la suverenecon de Ĉinio, krude intervenas en internajn aferojn de Ĉinio kaj tretas la internacian juron kaj la bazajn principojn de la internaciaj rilatoj. Tion forte Ĉinio kondamnas kaj protestas. Se la leĝprojekto estos finfine aprobita, tio damaĝos ne nur la rilatojn inter Ĉinio kaj Usono kaj la prosperon kaj stabilecon de Honkongo, sed ankaŭ la interesojn de Usono mem.

La tielnomata "Leĝprojekton pri Homaj Rajtoj kaj Demokratio de Honkongo en 2019" postulas, ke la usona registaro ĉiujare rekonu la aŭtonomecon de Honkongo kaj decidu, ĉu aŭ ne ĝi donu al Honkongo "specialan traktadon", ekz. kiel sendependan regionon de dogano, laŭ "Politika Akto de Usono kaj Honkongo en 1992". Honkongaj aferoj nete apartenas al Ĉinio, kaj kun kiaj rajtoj Usono faras misrimarkojn pri tiu regiono de alia lando, kies libereco kaj lokeco de regado laŭ leĝo estas superaj al tiuj de ĝi?

Nuntempe pli kaj pli multaj homoj klare vidas, ke en la nuna tempo Honkongo frontas entute ne al problemo de homaj rajtoj kaj demokratio, sed al problemo kiel plej frue ĉesigi perfortagon, rekomenci ordon kaj protekti regadon laŭ leĝo. Iuj usonanoj intervenas en honkongajn aferojn ne pro bono de Honkongo, sed pro tio, ke ili volas per tio reteni la disvolvadon de Ĉinio. En tia okazo la Ĉambro de Reprezentantoj de la Usona Kongreso akceptis la leĝprojekton, kio nur instigas, ke honkongaj perfortuloj agus kurioze kaj farus malbonon al Honkongo kaj al ties dislvolviĝado. Nuntempe nemalmultaj institucioj prognozis, ke la honkonga ekonomio ĉi-jare kreskos nule kaj eĉ malkreskos.

La malordo de Honkongo ne povas daŭri plu, kaj nun jam estas grava momento por ĉesigi la perfortagon per efikaj rimedoj. Kontraŭ la erara decido de Usono Ĉinio nepre alprenos fortajn rimedojn por kontraŭagi. Honkongo estas de Ĉinio, kaj do iuj usonanoj tuj reprenu sian nigran manon el Honkongo. Ĉinio firme defendas siajn suverenecon, sekurecon kaj interesojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin