Ĉinio kondamnas aprobon de usona Ĉambro de Reprezentantoj pri Honkong-rilataj leĝprojekto

(GMT+08:00) 2019-10-16 12:32:53     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la Oficejo de la Ŝtata Konsilio pri Honkongaj kaj Makaaj Aferoj Yang Guang merkrede esprimis seriozan proteston kontraŭ kaj fortan kondamnon al adopto de la tiel nomata Akto pri Homaj Rajtoj kaj Demokratio de Honkongo 2019 fare de la usona Ĉambro de Reprezentantoj.

La usona Ĉambro de Reprezentantoj adoptis la akton, proponitan de iuj kongresanoj, marde laŭ loka tempo malgraŭ forta opono de la ĉina registaro.

Yang diris, ke la movo estas kruda interveno en la internajn aferojn de Ĉinio, publika subteno al la honkongaj opozicio kaj perfortaj radikaluloj, kaj plena malkaŝo de la politikaj kalkuloj de la usona Ĉambro de Reprezentantoj kaj iuj politikistoj, kiuj intencas malhelpi la disvolviĝon de Ĉinio per ludado de "Honkonga karto". Li atentigis, ke iuj perfortaj radikaluloj senbride atakis policanojn, detruis publikajn instalaĵojn kaj rabis publikajn posedaĵojn, kaŭzante gravan obstrukcon al la trafiko. Iliaj agoj severe damaĝis la publikan ordon kaj malobservis la bazajn homajn rajtojn de la honkonga popolo inkluzive de policanoj, kiel ekzemple persona sekureco kaj libereco de esprimado.

Yang diris ankaŭ, ke la ĉina flanko konsilas la usonan Kongreson kaj iujn politikistojn respekti faktojn kaj tuj ĉesigi la sekvan ekzamenadon de la akto por eviti pluajn erarojn. Li akcentis, ke Honkongo fariĝos pli prospera kaj stabila sen interveno de Usono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin