Plivastigo de malfermo en financa servo rivelas memfidon de Ĉinio

(GMT+08:00) 2019-10-17 19:06:41     Redaktoro:Xiong

La 15an de oktobro la ĉinaj aŭtoritatoj decidis amendi kelkajn artikolojn de "Administra Regularo de Asekura Kompanio Investita el Ekstero" kaj de "Administra Regularo de Banko Investita el Ekstero" kaj pluapaŝe plivastigi malfermon al ekstero en banka servo kaj asekura servo. Nun la monda ekonomio ĝenerale restas en marasmo, malgraŭe tamen la malferma politiko de Ĉinio en financa servo ĉiam estas plenumata, kaj tio plene rivelas la memfidon de la ĉina ekonomio kaj ankaŭ enŝovas novan dinamikon en la mondan ekonomion.

En la lastaj jaroj Ĉinio ĉiam preparas sin por financa malfermo, precipe en aprilo de la pasinta jaro, kiam la Boao-Forumo por Azio okazis en Boao de Hainan, Ĉinio deklaris serion da novaj politikoj por malfermi financan servon. Nun la merkata eniro por alilanda financa institucio, kvalifiko por akciulo, akci-tena procento kaj aliaj flankoj ĉiu estas grandmezure malfermita. En ĉi-jara marto "Leĝo pri Investo de Alilanda Komercisto" estis akceptita, kaj tio donas leĝan garantion al entreprenoj investitaj de eksterlandaj komercistoj kaj ebligas al la financa servo en Ĉinio konduki al sistema malfermo.

La amendo de tiuj ĉi du regularoj pluapaŝe larĝigas enirajn kondiĉojn al bankoj kaj asekuraj kompanioj investitaj el ekstero kaj riĉigas ekzistajn formojn de komercaj bankoj kaj asekuroj, kaj donas al ili pli malstriktan kaj pli liberan medion, ĉio ĉi tio montras la fidon kaj la decidemon de Ĉinio plivastigi kaj pliprofundigi la financan servon al ekstero. Estas sendube, ke pli multe da institucioj venos al Ĉinio por fari komercon kaj kune dividi la disvolvan ŝancon de Ĉinio.

La konstanta malfermo de Ĉinio en la financa servo rivevis jeson de eksterlandaj institucioj. Nuntempe la grupo UBS jam posedas tutajn akciojn super la bil-kompanio UBS; la Asekura Kompanio Allianz (Ĉinio) jam ricevis rajtigon por sin establi en Ĉinio kaj sekve fariĝis la unua asekura holdingo investita de alilanda komercisto en Ĉinio; la usona kompanio Standard & Poor's, permesite, eniris en la ĉinan merkaton por kredita takso; SWIFT starigis sin en Ĉinio… eksterlandaj institucioj rapidas al la ĉina financa merkato por sin disvolvi…

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin