Novaĵoj (Oktobro 17)

(GMT+08:00) 2019-10-17 16:27:36     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 17-a de oktobro, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke Xi sendas gratulon al la 4a Ĉina-Arabŝtata Forumo pri Radiodisaŭdiga kaj Televida Kunlaboro; Ĉinio allogas fremdan investon per pli bona komerca medio. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan leteron al la 4a Ĉina-Arabŝtata Forumo pri Radiodisaŭdiga kaj Televida Kunlaboro, kiu malfermiĝis ĵaŭde en Hangzhou, ĉefurbo de la ĉina orienta provinco Zhejiang.

Xi diris, ke en julio de la lasta jaro en la 8a ministra kunveno de la Forumo pri Kunlaboro inter Ĉinio kaj Arabaj Ŝtatoj, li anoncis starigi ĉina-araban strategian partnerecon de ampleksa kunlaboro kaj komuna disvolvado, adaptiĝan al la estonteco, kaj la ĉina-araba kunlaboro eniris la novan historian etapon.

Laŭ administracia kunveno de la Ŝtata Konsilio, kiun prezidis ĉefministro Li Keqiang merkrede, Ĉinio enkondukos pli multajn rimedojn kaj nutros pli favoran komercan medion por faciligi fremdan investon.

La kunveno decidis malfermi pli multajn kampojn. Restriktaj rimedoj ekster negativaj listoj de la naciaj kaj eksperimentaj liberkomercaj zonoj pri merkata aliro de fremdaj investantoj estos nuligitaj.

Limigoj al la komercaj ampleksoj de fremdlandaj bankoj, asekuraj kompanioj kaj firmaoj de fondaĵa administrado jam establitaj en Ĉinio estos plene nuligitaj. La nove reviziitaj administraj regularoj pri fremdlandaj bankoj kaj asekuraj kompanioj estos plene efektivigitaj. La politikoj pri fremda investo en la aŭt-industrio estos plibonigitaj, inkluzive de egala traktado en merkata aliro por enlandaj kaj fremdkapitalaj novenergiaj veturiloj fabrikitaj en Ĉinio.

Merkrede en Pekino, la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj kaj la Ĉina Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj kunaranĝis akcepton por festi la 70an datrevenon de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj sep centr-eŭropaj kaj orient-eŭropaj landoj. Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj ĉeestis la akcepton kaj faris la prelegon "Esti plu pioniro de amikeco kaj kunlaboro". Ĉirkaŭ 300 homoj, inkluzive de ĉinaj koncernaj oficialuloj, ambasadoroj de Bulgario, Rumanio, Ĉeĥio, Slovakio, Hungario, Pollando kaj Albanio, kaj reprezentantoj de diversaj rondoj, ĉeestis la akcepton.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris merkrede, ke ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi faros oficialan viziton al Sud-Afriko, ĉeestos kunvenojn en Francio kaj Svisio de la 17a ĝis la 23a de oktobro.

Geng diris en gazetara konferenco, ke Wang faros la viziton laŭ la invito de sud-afrika ministro pri internaciaj rilatoj kaj kunlaboro Naledi Pandor, franca ministro pri eksterlandaj aferoj Jean-Yves Le Drian kaj membro de la Federacia Konsilio kaj estro de la Federacia Departemento pri Eksterlandaj Aferoj de la Svisa Federacio Ignazio Cassis.

Dum la vizito al Sud-Afriko, li renkontiĝos kun sudafrika prezidento Cyril Ramaphosa kaj okazigos intertraktadon kun Pandor.

Geng diris, ke la celo de ĉi tiu vizito estas akceli efektivigon de la konsento atingita de la du ŝtatestroj, profundigi politikan reciprokan fidon, plibonigi reciprokprofitan kunlaboron sub la kadro de la Iniciato Zono kaj Vojo kaj la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro, plifortigi kunordigon kaj kunlaboron sur multflankaj platformoj kiaj BRICS-landoj, G20 kaj UN, kaj levi la kompletan strategian partnerecon inter Ĉinio kaj Sud-Afriko en la nova epoko al nova nivelo.

Dum la vizito al Francio, Wang renkontiĝos kun francaj gvidantoj, okazigos intertraktadon kun Le Drian kaj kunprezidos la kvinan kunvenon de la ĉina-franca altnivela mekanismo pri dialogo pri interpopolaj interŝanĝoj. La du flankoj faros profundajn interŝanĝojn pri kunlaboro en interpopola kaj kultura kampoj kaj interŝanĝos opiniojn pri duflankaj rilatoj kaj internaciaj kaj regionaj aferoj de komunaj interesoj.

Dum la vizito al Svisio, Wang renkontiĝos kun prezidanto de la Svisa Federacio Ueli Maurer kaj kunprezidos kun Cassis la duan strategian dialogon inter ministroj pri eksterlandaj aferoj de la du landoj.

La Nacia Popola Kongreso (NPK), la plej alta leĝdona instanco de Ĉinio, merkrede forte kondamnis kaj firme oponis la adopton de la usona Ĉambro de Reprezentantoj pri la tiel nomata Akto pri Homaj Rajtoj kaj Demokratio de Honkongo 2019.

Deklaro publikigita de la Komitato pri Eksterlandaj Aferoj de la NPK diris, ke la movo estas publika enmiksiĝo en honkongajn aferojn kaj seriozan intervenon en la internajn aferojn de Ĉinio.

La deklaro diris, ke depost la reveno de Honkongo al la patrujo, la politikoj "unu lando, du sistemoj", "la honkonganoj administrantaj Honkongon" kaj alta aŭtonomeco estis plene efektivigitaj, kio estis sukceso universale rekonata. La honkongaj samlandanoj ĝuas ampleksan liberecon kaj demokratiajn rajtojn laŭ la Konstitucio de la Ĉina Popola Respubliko, la Baza Leĝo kaj aliaj lokaj leĝoj de la Honkonga Speciala Administracia Regiono. Tamen, en la nomo de "homaj rajtoj" kaj "demokratio", la usona Ĉambro de Reprezentantoj intencis malordigi Honkongon kaj malhelpi la disvolviĝon de Ĉinio, ignorante internacian leĝon kaj la bazajn normojn pri internaciaj rilatoj.

La komitato ankaŭ akuzis la usonan Ĉambron de Reprezentantoj, ke ĝi ignoris la volon kaj apelaciojn de la honkonga socio, kaj fermis siajn okulojn antaŭ la krimoj faritaj de iuj perfortaj radikaluloj, kiuj grave difektis la socian sekurecon kaj stabilecon de Honkongo, publike defiis la la principon "unu lando, du sistemoj" kaj montris signojn de terorismo.

La 9a Ĉina-Usona Civila Pac-Forumo, kunorganizita de la Ĉina Popola Asocio por Paco kaj Malarmado kaj Usona Komitato pri Servo de Amikoj, okazis de la 15a ĝis la 16a de oktobro en Pekino. Pli ol 50 homoj el akademiaj, komercaj, kulturaj kaj sportaj rondoj de Ĉinio kaj Usono ĉeestis la forumon.

La Sekureca Konsilio de UN merkrede okazigis nepublikan konsiliĝon pri la situacio en nordorienta Sirio. La ĉeestantoj aŭskultis raportojn de helpĝeneralsekretario de UN pri Mez-Oriento, Azio kaj Pacifiko Mohamed Khaled Khiari kaj subĝeneralsekretario de UN pri humanitaraj aferoj Mark Lowcock. La membroj de la Sekureca Konsilio interŝanĝis opiniojn pri la situacio en nordorienta Sirio kaj militaj operacoj de Turkio en Sirio kaj atingis konsenton post konsiliĝo. Prezidanto de la Sekureca Konsilio kaj konstanta reprezentanto de Sud-Afriko al UN, ambasadoro Jerry Matjila faris gazetaran komenton, dirante, ke la membroj de la Sekureca Konsilio estas tre maltrankvilaj pri risko de forkuro de teroristoj kaj ebla malboniĝo de humaneca stato en nordorienta Sirio.

Post la kunveno, ambasadoro Zhang Jun, konstanta reprezentanto de Ĉinio al UN, eksplikis al raportistoj la pozicion de Ĉinio pri la situacio en Sirio. Zhang diris, ke Ĉinio donas grandan atenton al la situacio en nordorienta Sirio. La lastatempaj unuflankaj operacoj de Turkio en Sirio pliigis la komplikecon kaj fragilecon de la situacio. Rilataj operacoj severigis la situacion de kontraŭterorisma batalo kaj kaŭzis fuĝon de teroristoj en Sirio, kio ebligas al la grupo Islama Ŝtato releviĝi kaj minaci pacon kaj sekurecon de Sirio, Mez-Oriento kaj eĉ la tuta mondo.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin