La kenja fervojo de Najrobio al Malabaro, konstruita (en la unua fazo) de ĉina entrepreno, jam estas metita al uzo

(GMT+08:00) 2019-10-21 08:23:12     Redaktoro:Xiong

La kenja fervojo de Najrobio al Malabaro, konstruita (en la unua fazo) de ĉina entrepreno, jam estas metita al uzo. Tiu ĉi sekcio (de Najrobio al Naivasha, en la unua fazo de la konstruado) de la fervojo longas 120 kilomentrojn sume, kaj estas dezajnita, konstruita, bontenata kaj laborigata de ĉina entrepreno. Ĝi estas dezajnita laŭ la unuagrada normo de la ĉina fervojo. La fervojo povas servi al pasaĝerotrajno kaj kargotrajno, por la antaŭa la rapideco estas 120 km/h, kaj por la lasta 80 km/h.

Jen estas la fervojostacio de Najrobio en Kenjo (en la 16a de oktobro fotita de Wang Teng, fotografisto-raportisto de la ĉina novaĵagentejo Xinhua).

En la 16a de oktobro trajno haltas en la stacio de Najrobio (fotita de Wang Teng, fotografisto-raportisto de la ĉina novaĵagentejo Xinhua).

La 16an de oktobro la kenja prezidento Uhuru Kenjatta ĉeestas la ceremonion de ekuziĝo de la fervojo kaj faras paroladon en la fervojostacio Maai Mahiu (fotita de Li Yan, fotografisto-raportisto de la ĉina novaĵagentejo Xinhua).

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin