La ĉina ekonomio kvalite ĉiam altiĝanta iras spite malfacilaĵojn

(GMT+08:00) 2019-10-18 18:16:10     Redaktoro:Xiong

Donitaĵoj de la Nacia Statistika Buroo montris vendrede, ke en la unuaj tri trimestroj de 2019, la malneta enlanda produkto (MEP) de Ĉinio kreskis je 6,2% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro kaj atingis ĉirkaŭ 69,78 duilionoj da juanoj (ĉirkaŭ 9,87 duilionoj da usonaj dolaroj).

Laŭ la donitaĵoj, la kresko kongruis kun la jara celo de 6% ĝis 6,5%, fiksita por 2019. En la tria trimestro, la malneta enlanda produkto de la lando pliiĝis je 6% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro.

La statistika buroo diris en gazetara konferenco, ke la ĉina ekonomio konservis ĝeneralan stabilecon, kaj agnoskis, ke Ĉinio alfrontas premon de malsupreniro meze de pli malrapida monda ekonomia kresko kaj pli da eksteraj necertecoj.

Detalaj donitaĵoj montris, ke la produkto de la serva sektoro, kiu okupas 54% de la malneta enlanda produkto, kreskis je 7% en la unuaj tri trimestroj de la jaro, superante 2,9-procentan kreskon de la primara industrio kaj 5,6-procentan kreskon de la sekundara industrio.

Donitaĵoj montris, ke la konsumado restis la ĉefa forto akcelanta la postuladon, kaj la fina konsumo faris 60,5-procentan kontribuon al la ekonomia kresko en la periodo de januaro ĝis septembro.

La ĉina ekonomio kvalite ĉiam altiĝanta stabile iras spite malfacilaĵojn kaj faris gravan kontribuon por la kresko de la monda ekonomio. ekde la jaro 2006 la kontribukvanto de Ĉinio por la kresko de la monda ekonomio sinsekve de 13 jaroj restas en la unua loko. Nuntempe multaj internaciaj institucioj reĝustigis sian antaŭkalkulon pri kresko de la monda ekonomio, tamen la ĉina ekonomio kreskas ankoraŭ forte kaj sin lokas antaŭ aliaj ekonomiunuoj. La ĉina ekonomio, en tia okazo, montras siajn elastecon kaj potencialecon, kaj sendube ĝi daŭre estas la grava motoro de la monda ekonomio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin