Xi Jinping kolektive intervidiĝis kun gvidantoj de defendaj departementoj kaj armeoj el diversaj landoj kaj ĉefaj funkciuloj de la Konsilio de Internacia Militista Sporto

(GMT+08:00) 2019-10-18 21:05:18     Redaktoro:Xiong

Posttagmeze de la 18a de oktobro Xi Jinping, sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ŝtata prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, en Vuhano kolektive intervidiĝis kun tiuj gvidantoj de defendaj departementoj kaj armeoj el diversaj landoj kaj ĉefaj funkciuloj de la Konsilio de Internacia Militista Sporto, kiuj ĉeestos la malferman ceremonion de la 7a Monda Militista Sportkonkurso. En la nomo de la ĉina registaro, la ĉina popolo kaj la ĉina armeo Xi Jinping esprimis varman bonvenigon al gvidantoj de defendaj departementoj kaj armeoj el diversaj landoj, ĉefaj funkciuloj de la Konsilio de Internacia Militista Sporto kaj ĉiuj sportistoj el ĉiuj landoj.

Xi Jinping diris, ke hodiaŭ la 7a Monda Militista Sportkonkurso okazos en Vuhano, kaj en ĝi partoprenos preskaŭ cent mil soldatoj el pli ol cent landoj. Ili kune komponos novan ĉapitron de interŝanĝo kaj interlernado. Sporto estas grava simbolo de la socia evoluado kaj la homara progresado. La ĉina armeo volas kune kun ĉiuj alilandaj armeoj reagi al komunaj minacoj kaj defioj, protekti la mondan pacon, kaj fari pli grandan kontribuon por konstrui la homaran sortkomunumon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin