Novaĵoj (Oktobro 18)

(GMT+08:00) 2019-10-18 16:36:03     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 18-a de oktobro, vendrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke Xi Jinping malfermos la Mondan Militistan Sportkonkurson 2019; Ĉefministro Li bonvenigas diverslandajn entreprenojn plivastigi investan kunlaboron kun Ĉinio. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

La malferma ceremonio de la 7a Monda Militista Sportkonkurso okazos en la Vuhana Sportcentro en la ĉina centra urbo Vuhano je la 20a horo vendrede vespere.

Ĉina prezidanto Xi Jinping, kiu ankaŭ estas ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, ĉeestos la ceremonion kaj deklaros la malfermon de la sportkonkurso.

Dum la venontaj dek tagoj, entute 9 308 soldatoj el 109 landoj partoprenos en rekordaj 329 konkursoj de 27 sportoj en la gastiganto-urbo Vuhano.

La Monda Militista Sportkonkurso, konata kiel Olimpikoj por la militistaro, estas la pintklasa multsporta konkurso por militistoj el la tuta mondo.

Prezidanto Xi sendis gratulan leteron al la Industria Interreta Tutmonda Pintkunveno, kiu malfermiĝis vendrede en Shenyang, ĉefurbo de la ĉina nordorienta provinco Liaoning.

Xi diris en la letero, ke la nova sciencteknika revolucio kaj nova industria revolucio disvolviĝas pli rapide nun, kun senĉesa trarompo en disvolvado de industria interreta teknologio, injektante novan energion en ekonomian novigadon de diversaj landoj kaj liverante novajn ŝancojn por kunfandiĝo kaj disvolvado de tutmondaj industrioj. Li akcentis, ke Ĉinio atribuas grandan gravecon al novigema disvolvado de industria interreto kaj volas labori kun la internacia komunumo por senĉese plialtigi la novigan kapablon de industria interreto kaj antaŭenpuŝi industriigon kaj informadikigon por pli grandskala, pli profunda kaj pli altnivela kunfandiĝo kaj disvolviĝo.

Altranga oficialulo de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) ĵaŭde alvokis pli multajn interŝanĝojn kaj kunlaboron inter Ĉinio kaj arabaj ŝtatoj en radiodisaŭdigo kaj televido.

Huang Kunming, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ kaj estro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la KPĈ, faris la rimarkojn en la malferma ceremonio de la kvara Ĉina-Arabŝtata Forumo pri Radiodisaŭdiga kaj Televida Kunlaboro en Hangzhou, ĉefurbo de la ĉina orienta provinco Zhejiang.

Antaŭ sia parolado, Huang voĉlegis la gratulan leteron de ĉina prezidanto Xi Jinping al la forumo, dirante, ke la letero rivelis la grandan gravecon atribuitan al la amikeco inter Ĉinio kaj arabaj ŝtatoj, montris la direkton por plia kunlaboro kaj injektis fortan impulson en profundigon de la interŝanĝoj kaj kunlaboro inter Ĉinio kaj arabaj ŝtatoj en radiodisaŭdigo kaj televido.

Ĵaŭde en Pekino, ĉina ĉefministro Li Keqiang diris, ke la pordo de Ĉinio estos malfermita pli larĝe. Ĉinio bonvenigas diverslandajn entreprenojn, inkluzive de usonaj, por plivastigi investan kunlaboron kun ĝi kaj realigi reciprokan profiton kaj komunan gajnon.

Tiutage Li renkontiĝis kun usona delegacio, gvidata de Evan Greenberg, prezidanto de la direkcio de la Usona-Ĉina Komerca Konsilio.

Li montris, ke Ĉinio jam ĉiuflanke malfermis produktan industrion, kaj la serva industrio daŭre antaŭenpuŝiĝas. Ĉinio estas granda merkato kun preskaŭ 1400 milionoj da homoj. Konsumo daŭre altgrandiĝas kaj havas grandegan komercan potencialon. Ankaŭ disvolviĝo de Ĉinio estas ŝanco por la mondo.

Ĉinio sendis novan sateliton por eksperimento de telekomunika teknologio en planitan orbiton de la Xichang-a Satelit-Lanĉa Centro en la ĉina sudokcidenta Sichuan-provinco ĵaŭde nokte.

La satelito, ĵetita per la portoraketo Changzheng-3B je la 23a horo kaj 21 minutoj laŭ pekina tempo, estos uzata ĉefe por eksperimentoj de multbenda kaj altrapida komunikado.

La satelito kaj la portoraketo estis ekspluatitaj respektive de la Ĉina Akademio de Spaciala Teknologio kaj la Ĉina Akademio de Portoraketa Teknologio sub la Ĉina Aerokosma Scienca kaj Teknologia Korporacio.

Donitaĵoj de la Nacia Statistika Buroo montris vendrede, ke en la unuaj tri trimestroj de 2019, la malneta enlanda produkto (MEP) de Ĉinio kreskis je 6,2% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro kaj atingis ĉirkaŭ 69,78 duilionoj da juanoj (ĉirkaŭ 9,87 duilionoj da usonaj dolaroj).

Laŭ la donitaĵoj, la kresko kongruis kun la jara celo de 6% ĝis 6,5%, fiksita por 2019. En la tria trimestro, la malneta enlanda produkto de la lando pliiĝis je 6% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro.

La statistika buroo diris en gazetara konferenco, ke la ĉina ekonomio konservis ĝeneralan stabilecon, kaj agnoskis, ke Ĉinio alfrontas premon de malsupreniro meze de pli malrapida monda ekonomia kresko kaj pli da eksteraj necertecoj.

Detalaj donitaĵoj montris, ke la produkto de la serva sektoro, kiu okupas 54% de la malneta enlanda produkto, kreskis je 7% en la unuaj tri trimestroj en la jaro, superante 2,9-procentan kreskon de la primara industrio kaj 5,6-procentan kreskon de la sekundara industrio.

Jean-Claude Juncker, prezidanto de la Eŭropa Komisiono, diris ĵaŭde en la socia retejo Twitter, ke la Eŭropa Unio (EU) kaj Britio atingis novan interkonsenton pri la foriro de Britio el la unio.

Juncker diris je kelkaj horoj antaŭ pintkunveno de la EU, "Kie estas volo, tie estas interkonsento - ni havas unu! Ĝi estas justa kaj ekvilibra interkonsento por la EU kaj Britio kaj atestas nian devontigon al trovo de solvoj."

Eŭropaj amaskomunikiloj raportis, ke samtempe, la Demokratia Unuista Partio (DUP), ĉefa partio en Nord-Irlando, diris, ke ĝi ne povas subteni la interkonsenton.

Post referendumo, en kiu 52% de la voĉdonantoj subtenis retiron en junio de 2016, la brita registaro invokis Artikolon 50 de la Traktato pri Eŭropa Unio, komencante dujaran procezon de la retiro, kiu devus esti finita kun la retiro de Londono en la 29a de marto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin