Monda Militista Sportkonkurso inaŭguriĝis en Wuhan, malfermante novan epokon

(GMT+08:00) 2019-10-19 13:56:38     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping deklaris la 7an Mondan Militistan Sportkonkurson malfermita vendrede vespere en Wuhan, ĉefurbo de la ĉina centra provinco Hubei.

La militista renkontiĝo, kiu okazas en ĉiu kvara jaro, estas en Ĉinio por la unua fojo, komencis novan epokon por la okazaĵo per kelkaj rekordaj klopodoj.

Prezidanto de la Internacia Militista Sport-Konsilio Herve Piccirillo ĉeestis la malferman ceremonion kaj opiniis, ke la influo, kiun postlasos la sportkonkurso, estos profunda kaj longe daŭra. "Mi plene ĝojas, fieras kaj esperas ĉi-vespere vidi, ke tiel multaj el vi kunvenas en Wuhan sub la flago de la Internacia Militista Sport-Konsilio", diris la franco, kiu estis elektita prezidanto de la organizo en aprilo 2018.

Ankaŭ Thomas Bach, prezidanto de Internacia Olimpika Komitato (IOK) sendis videan gratulon al la malfermo de la sportkonkurso kaj deziris al ĝi grandan sukceson.

Xu Qiliang, prezidanto de la organiza komitato de la Monda Militista Sportkunveno 2019, esprimis sian koran bonvenon al sportistoj, trejnistoj kaj gastoj, kaj sincere dankis Internacian Olimpikan Komitaton, la Internacian Militistan Sport-Konsilion kaj individuajn sportajn organizojn pro iliaj subtenoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin