Ĉinio bonvenigas kunlaboron kun tutmondaj fabrikadaj entreprenoj

(GMT+08:00) 2019-10-19 14:24:49     Redaktoro:Yu

Ĉefministro Li Keqiang diris vendrede, ke Ĉinio bonvenigas fabrikadajn entreprenojn de la tuta mondo kapti la okazon de plia malfermo de la lando, iri al la lando por kunlaboro kaj esplori la ĉinan merkaton por atingi reciprokprofitajn rezultojn.

Li faris la rimarkojn dum renkontiĝo kun membroj de la internacia konsultiĝa komitato pri altnivela fabrikado en Pekino. Reprezentantoj de la firmaoj BMW, Sanofi, Schneider Electric, Airbus kaj Roll-Royce ĉeestis la renkontiĝon.

Li diris, sub la fono de kompleksa internacia situacio, la ĉina ekonomio subtenis ĝeneralan stabilecon en la unuaj tri trimestroj de tiu ĉi jaro, kun la ĉefaj makroekonomiaj indicoj restantaj en la akceptebla amplekso.

Li aldonis, ke kvankam fronte al malfaciloj, Ĉinio havas rezolutan fidon pri certigo de la plenumo de ĉefaj celoj por ekonomia kaj socia disvolviĝo, kaj ke la kontinua kaj sana disvolviĝo de la ĉina ekonomio alportos pli multajn oportunojn al tutmondaj kompanioj por investo kaj kunlaboro en la lando.

Li diris ankaŭ, ke fabrikado estas la baza industrio por industriigo kaj modernigo, kaj kiel evoluanta lando, Ĉinio nun akcelas industriigon, kio signifas, ke Ĉinio estas ne nur nedisigebla parto de la tutmonda fabrikada ĉeno, sed ankaŭ grandega konsuma merkato.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin