Ĉina oficialulo: BRICS-landoj devas unuiĝi kaj kunlabori por persisti en multflankeco

(GMT+08:00) 2019-10-19 15:48:08     Redaktoro:Yu

Altranga ĉina oficialulo diris, ke la kvin BRICS-landoj devas plifortigi unuecon kaj kunlaboron por persisti en multflankeco kaj antaŭenpuŝi disvolvadon de la internacia ordo en pli justa kaj racia direkto.

Parolante en la 9a Kunveno de Altaj Reprezentantoj de BRICS-landoj pri Sekurecaj Demandoj okazanta en Braziljo de ĵaŭdo ĝis vendredo, Yang Jiechi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, diris, ke la mondo travivas profundajn ŝanĝiĝojn nevideblajn en jarcento, tial BRICS-landoj (Brazilo, Rusio, Hindio, Ĉinio kaj Sud-Afriko) devas plifortigi unuecon kaj kunlaboron por trakti tiajn defiojn.

Yang, kiu estas ankaŭ direktoro de la Oficejo de la Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, diris, ke BRICS-landoj devas plene efektivigi la konsentojn atingitajn de gvidantoj de la kvin landoj en antaŭaj pintkunvenoj de BRICS-landoj kaj firmigi kunlaboron en politika sekureco, ekonomio, komerco kaj financo kaj interpopolaj interŝanĝoj. Li aldonis, ke BRICS-landoj devas subteni unu la alian, plifortigi la kapablon rezisti riskojn kaj trakti kompleksajn situaciojn, kaj kune oponi eksteran intervenon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin