Huang diis, ke la ideo kaj opinio proponitaj de prezidanto Xi en lia letero prezentis lian profundan vidon pri tendenco de intereta disvolvado, grandan zorgon pri akcelo de homara bonfarto, kaj sinceran deziron pri la konstruado de interreta komunumo kun komuna estonteco per komuna klopodo de Ĉinio kaj aliaj landoj de la mondo.
Huang aldonis, ke ĉe la nova startpunkto oni devas kapti la ŝanĉon, aktive respondi al la defioj kaj provokoj, kaj kune konstrui la interretan spacon en komunumon de disvolvado, sekureco kaj interesoj por profitigi la homaron. En la estonteco Ĉinio plue ludos la rolon kiel respondeca lando en intereta regado. Ĝi kontribuos al disvolvado de intereto, inkluzive de antaŭenigo de malfermo, protekto de sekureco, konstruo de la regsistemo, Ĝi ankaŭ klopodos kune kun la internacia komunumo por puŝi la procezon de la disvolvado kaj regado de intereto, kio pli bone profitigos la mondon kaj la homaron.