Okcidento vundas sin mem per uzo de duobla normo

(GMT+08:00) 2019-10-20 16:01:51     Redaktoro:Yu

Lastatempe en la hispana kataluna aŭtonoma regiono okazis diversaj kontraŭleĝaj aktivadoj same kiel en Honkongo. Perfortaj pretestantoj blokis flughavenojn, obstrukcis vojojn, detruis butikojn, faris incendiojn kaj intense konfliktis kun polico, senbride pretendante agi kiel Honkongo. Sed pri tiaj agoj silentis la registaroj de Birio kaj Usono, kiuj ĉiam fihelpis perfortaĵojn en Honkongo, kaj ankaŭ iuj okcidentaj amaskomunikiloj, kiuj subtenis perfortajn radikalulojn en Honkongo, ŝanĝis sian vizaĝon kaj vokis la hispanan registaron preni decidajn rimedojn.

Okazaĵoj en Honkongo estis nomataj "demokratiaj movadoj", sed similaj en Hispanio estas kondamnataj kiel "perfortaj tumultadoj". La uzo de duobla normo fare de okcidentaj landoj montris, ke ili rekomendas "liberecon kaj demokration" nur por siaj interesoj kaj laŭ sia bezono, kaj senvualigis ilian falsan vizaĝon de interveno en la honkongajn aferojn.

De post kiam en Honkongo aperis ekstremaj perfortaĵoj en junio, iuj politikistoj de la registaroj de Britio kaj Usono aktive agis kun la celo malkvietigi Honkongon. Usona vicprezidento kaj ŝtata sekretario respektive renkontiĝis kun honkongaj aktivuloj subtenantaj "honkongan sendependecon". Proparolanto de la usona Ŝtata Departemento aprezis la renkontiĝn de oficistoj de la usona ĝenerala konsulejo en Honkongo kun estroj de organizoj pri "honkonga sendependeco". Brita ministro pri eksterlandaj aferoj eĉ rekte telefonvokis la ĉefadministranton de la Honkonga Speciala Administracia Regiono por doni premon. Tiaj agoj krude intervenis en la internajn aferojn de Ĉinio.

Homoj nun scias, ke okcidentaj landoj krude intervenas en aferojn de aliaj landoj per uzo de duobla normo tute por servi al siaj interesoj. Ili silentas pri okazaĵoj en Katalunio pro la maltrankvilo, ke tiaj okazaĵoj eble estos imititaj en aliaj okcidentaj regionoj. Sed kiam ili turnas sian rigardon al Honkongo, ili tuj havas tute malsamajn opiniojn. Faktoj pruvis, ke per duobla normo, ili ne povas protekti siajn interesojn, sed vundas sin.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin