Defenda ministro: Usonaj soldatoj retiritaj el nordorienta Sirio estos senditaj la Irako

(GMT+08:00) 2019-10-21 12:42:21     Redaktoro:Yu

Usona ministro pri defendo Mark Esper diris sabate, ke ĉirkaŭ mil usonaj soldatoj retiritaj el nordorienta Sirio estos senditaj al okcidenta Irako por taskoj, inkluzive de bato kontraŭ la ekstremisma grupo Islama Ŝtato.

La usona Ministerio de Defendo sabate publikigis registritajn rimarkojn, kiujn Esper faris responde al raportistoj dum vojaĝo al Afganio. Li diris, ke plano pri la retiro estos efektivigita dum eble kelkaj semajnoj, kaj tiuj soldatoj estos senditaj al Irako por du ĉefaj taskoj, nome helpi efektivigi defendon kontraŭ kaj baton al la grupo Islama Ŝtato.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin