Xi sendis gratulan leteron al forumo de Ĉinio kaj pacifikaj insullandoj

(GMT+08:00) 2019-10-21 12:57:57     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde sendis gratulan leteron al la 3a Forumo pri Ekonomia Disvolvado kaj Kunlaboro inter Ĉinio kaj Pacifikaj Insullandoj, kiu malfermiĝis lunde en Apio, la ĉefurbo de Samoo.

En la letero, Xi rimarkigis, ke li kaj gvidantoj de pacifikaj insullandoj kunvenis en Papuo-Nov-Gvineo en novembro de 2018 kaj konsentis altigi duflanklajn rilatojn al kompleta strategia partnereco de reciproka respekto kaj komuna disvolviĝo, kio malfermis novan etapon de rilatoj inter la du flankoj.

Xi emfazis, ke okazigo de la 3a forumo estas grava konsento atingita inter li kaj gvidantoj de la pacifikaj insullandoj, dirante, ke li esperas, ke la du flankoj plene uzos ĉi tiun gravan platformon por plifortigi dialogojn, interŝanĝojn kaj kunlaboron kaj antaŭenpuŝi pli grandan progreson en duflanka kunlaboro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin