Senhonta falsado de ekonomia konsilisto de usona prezidento

(GMT+08:00) 2019-10-21 14:09:26     Redaktoro:Yu

La 16an de oktobro, Peter Navarro, ekonomia ĉefkonsilisto de usona prezidento Donald Trump, estis raportita de usonaj ĉefaj mediatoj, ne pro grava ŝanĝiĝo de ekonomia politiko, sed pro la falsado de specialisto, multfoje citita en lia kontraŭ-ĉina libro. En 2011, Navarro citis en sia libro Morto de Ĉinio personon necedeman al Ĉinio, nomatan Ron Vara, por pruvi la aŭtentikecon de siaj rimarkoj pri minaco de Ĉinio al la usona ekonomio.

La tiel nomata sinjoro Vara taksis en la libro la ĉinan ekonomian disvolviĝon, dirante "Nur ĉinoj povas turni ledan sofon en acidan banon, infanan liton en armilon kaj baterion de poŝtelefono en fragmentojn pikantajn la koron. Li diris ankaŭ en la libro, "Fabrikada drako avida, la kolonia drako estas senkompata, dum la usona aglo sin apoganta sur la stirilo dormetas."

Sed laŭ esploro de kleruloj de la Aŭstralia Nacia Universitato, la tiel nomata sinjoro Ron Vara tute ne ekzistas. Ili trovis, ke se oni ŝanĝas la literumon, la nomo fariĝas Navarro, la familia nomo de Peter Navarro.

Ĝis nun la Blanka Domo faris neniun komenton pri tiu ĉi okazaĵo. Navarro konfesis la fakton, dirante, ke tio estas fantazia pseŭdonimo por amuzo. Li aldonis, ke oni fine trovis la kaŝitan ŝercon post kelkaj jaroj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin