Ĉina ekonomio disvolviĝis kun plialtiĝanta kvalito

(GMT+08:00) 2019-10-21 19:15:58     Redaktoro:Yu

Donitaĵoj lastatempe publikigitaj de la Nacia Statistika Buroo montris, ke en la antaŭaj tri trimestroj de la kuranta jaro, la malneta enlanda produkto kreskis je 6,2% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro. La ekonomio subtenis ĝeneralan stabilecon kun ĉefaj indicoj restantaj en racia amplekso. Malgraŭ la severiĝanta ekstera medio kaj perioda doloro pro la ekonomia transformiĝo, la ekonomio ankoraŭ akiris bonajn rezultojn.

Sub la situacio de grandiĝanta malsuprenira premo de la monda ekonomio, kresko de la ĉina ekonomio iom malrapidiĝis, tamen ĝi restis en racia amplekso. Per tiu ĉi kreskrapido Ĉinio ankoraŭ okupis la unuan lokon inter ĉefaj ekonomioj de la mondo. Rhee Changyong, direktoro pri Azi-Pacifiko de la Internacia Mona Fonduso, diris, ke por la ĉina ekonomio, la milda malrapidiĝo estas taŭga kaj konformas al la anticipo, kaj grave estas certigi daŭrigeblecon de kvalito de la kresko.

Certigo de daŭrigebleco de kvalito de la kresko ĝuste estas la direkto kaj celo de la klopodo de Ĉinio. Dungado estas la plej grava por la vivteno de la popolo. En la antaŭaj tri trimestroj de la kuranta jaro, aldoniĝis 10 milionoj kaj 970 miloj da laborpostenoj en la tuta lando. La nombro estis jam proksima al la jara celo de 11 milionoj. En septembro, la registrita senlaboreco en urboj atingis 5,2%, preskaŭ egale kun la aŭgusta nivelo. Estas evidente, ke dungado estas angulŝtono de la ĉina ekonomia kresko.

Sed oni devas havi pli longperiodan konsideron. Verda disvolvado estas la nova motoro por la ĉina ekonomia kresko. Ĉinio prenis mediprotekton kiel la bazan nacian politikon, konsideris daŭripovan disvolvadon kiel nacian strategion kaj inkluzivis konstruadon de ekomedio en la 13an Kvinjaran Planon de la ĉina registaro. Serio da politikoj kaj rimedoj celas certigi verdan kaj daŭripovan disvolvadon de la ekonomio.

Granda nombro da faktoj kaj donitaĵoj montris, ke la fundamento de la ĉina ekonomio tendenca al bona disvolvado ne ŝanĝiĝis. Modera fluktuo de rapido de la ekonomia kresko estas akceptebla, se pliiĝas laborpostenoj kaj la enspezoj de loĝantoj, boniĝas ekomedio kaj plialtiĝas la kvalito de la ekonomia kresko. La mondo devas esti optimisma pri perspektivoj de la ĉina ekonomio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin