Naŭa Xiangshan-Forumo oficiale malfermiĝis en Pekino

(GMT+08:00) 2019-10-21 19:34:48     Redaktoro:Yu

La malferma ceremonio de la 9a Pekina Xiangshan-Forumo okazis lunde en la Pekina Internacia Konferenca Centro.

Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon al la forumo, kiu estis legita de ŝtata konsilanto kaj ministro pri defendo Wei Fenghe en la malferma ceremonio.

Wei diris en sia parolado, ke prezidanto Xi metis altajn esperojn sur la forumon kaj montris la direkton al ĉeestantoj por starigi konsenton pri paco kaj profundigi sekurecan kunlaboron. Ĉinio ĉiam sekvas la vojon de paca disvolvado, efektivigas defensivan nacidefendan politikon, rezolute protektas siajn suverenecon, sekurecon kaj disvolvajn interesojn, kaj ankaŭ klopodas por konstrui komunumon kun komuna estonteco por la homaro. Li diris, ke Ĉinio volas kunlabori kun aliaj landoj, sub nova vizio de komuna, ampleksa, kunlabora kaj daŭra sekureco, por ellabori sekurecajn regulojn, altgradigi multflankajn sekurecajn mekanismojn kaj konstrui novan tipon de sekureca partnereco en la azi-pacifika regiono.

Pli ol 1 300 homoj ĉeestis la forumon, inkluzive de 23 ministroj pri defendo, reprezentantoj de 76 oficialaj delegacioj kaj 8 internaciaj organizaĵoj, krom famaj fakuloj kaj observantoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin