Xi sendis gratulan leteron al 83a ĝenerala kunveno de IEK

(GMT+08:00) 2019-10-21 20:12:36     Redaktoro:Yu
Prezidanto Xi Jinping sendis gratulan leteron al la 83a ĝenerala kunveno de Internacia Elektroteknika Komisiono (IEK), kies malferma ceremonio estis okazigita lunde en Ŝanhajo.

Internacia Elektroteknika Komisiono, fondita en 1906, estas la gvida organizo de la mondo pri ellaboro kaj publikigo de internaciaj normoj de ĉiuj elektraj, elektronikaj kaj rilataj teknologioj.

Xi diris, ke la profunda integriĝa disvolvado de novaj teknologioj kun sektoroj inkluzive de novenergia elektroprodukto kaj elektraj veturiloj postulas la tujan ellaboron kaj aplikadon de internaciaj normoj en rilataj kampoj kaj ankaŭ plifortigon de internacia kunlaboro. Xi emfazis, ke Ĉinio plu subtenos al kaj partoprenos en internaciaj normaligaj agadoj, kaj laboros kun aliaj landoj por plibonigi la sistemon kaj regadan strukturon de internaciaj normoj, kaj doni plenan ludadon al la rolo de internaciaj normoj en internacia komerco kaj tutmonda regado.

Sub la temo "Pli Bona Kvalito, Pli Bona Vivo", la 83a ĝenerala kunveno de Internacia Elektroteknika Komisiono altiris pli ol 3 800 fakulojn el pli ol 100 landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin