Xi sendis gratulon al 9a Pekina Xiangshan-Forumo

(GMT+08:00) 2019-10-21 11:42:58     Redaktoro:祃璟琳

Lunde en Pekino inaŭguriĝis la 9a Xiangshan-Forumo. Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan leteron al la forumo.

Xi diris, ke paco estas ĉiama deziro de la homaro. Ĉinio persistas en akcelo de kunlaboro per dialogo, antaŭenigo de paco per kunlaboro kaj disvolvado per paco.

Li akcentis, ke protekti la eternan pacon kaj kvieton de la azi-pacifika regiono konformas al komunaj interesoj de regionaj landoj kaj bezonas saĝon kaj forton de ĉiuj landoj. Fronte al komplika sekureca minaco, diversaj landoj devas solidariĝi por firme protekti la internacian sistemon kun la UN kiel kerno, plue perfektigi novan sekurecan partnerecon, antaŭenigi konstruadon de sekureca strukturo konforma al regiona aktualeco kaj akceli pacon kaj ĝeneralan sekurecon de la azi-pacifika regiono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin