Novaĵoj (Oktobro 21)

(GMT+08:00) 2019-10-21 17:50:42     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 21-a de oktobro, lunde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke prezidanto Xi sendis gratulon al la 9a Pekina Xiangshan-Forumo; "Ĉina solvo" helpas konstruadon de komunumo kun komuna estonteco en retspaco. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Lunde en Pekino inaŭguriĝis la 9a Pekina Xiangshan-Forumo. Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan leteron al la forumo.

Xi diris, ke paco estas ĉiama deziro de la homaro. Ĉinio persistas en akcelo de kunlaboro per dialogo, antaŭenigo de paco per kunlaboro kaj disvolvado per paco. Li akcentis, ke protekti la eternan pacon kaj kvieton de la azi-pacifika regiono konformas al komunaj interesoj de regionaj landoj kaj bezonas saĝon kaj forton de ĉiuj landoj. Fronte al komplika sekureca minaco, diversaj landoj devas solidariĝi por firme protekti la internacian sistemon kun la UN kiel kerno, plu perfektigi novan sekurecan partnerecon, antaŭenigi konstruadon de sekureca strukturo konforma al regiona realeco por akceli pacon kaj ĝeneralan sekurecon de la azi-pacifika regiono.

Prezidanto Xi lunde sendis gratulan leteron al la 3a Forumo pri Ekonomia Disvolvado kaj Kunlaboro inter Ĉinio kaj Pacifikaj Insullandoj, kiu malfermiĝis lunde en Apio, la ĉefurbo de Samoo.

En la letero, Xi rimarkigis, ke li kaj gvidantoj de pacifikaj insullandoj kunvenis en Papuo-Nov-Gvineo en novembro de 2018 kaj konsentis altigi duflanklajn rilatojn al kompleta strategia partnereco de reciproka respekto kaj komuna disvolviĝo, kio malfermis novan etapon de rilatoj inter la du flankoj.

La 6a Monda Interreta Konferenco dimanĉe malfermiĝis en Wuzhen en la ĉina orienta provinco Zhejiang. Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis al la konferenco gratulan leteron. Li analizis perspektivon de disvolvado de la interreto kaj akcentis, ke bone disvolvi, uzi kaj regi la interreton por profito al la homaro estas la komuna respondeco de la internacia komunumo. Li vokis ĉiujn landojn kune antaŭenigi la tutmondan regadon de retspaco kaj konstrui komunumon kun komuna estonteco en retspaco. Lia alvoko montris la grandan animecon kaj respondecon de Ĉinio kiel granda lando kaj vekis vastajn resonojn de la ĉeestantoj.

Neniu lando povas realigi nacian sekurecon sen retsekureco. Ĉinio estas unu el la viktimoj de retatakoj kaj ankaŭ firma protektanto de retsekureco. Antaŭ kvar jaroj, ĉina prezidanto Xi proponis la ideon pri konstruado de komunumo kun komuna estonteco en retspaco kaj profunde eksplikis "kvar principojn" kaj kvinpunktan proponon", kio vekis grandan atenton kaj gajnis vastan konsenton de la internacia komunumo. Ĉi-foje li denove emfazis en sia gratula letero klopodojn por akcelo de tutmonda regado de retsekureco kaj konstruado de komunumo kun komuna estonteco en retspaco.

Antaŭ ĉi-jara interreta konferenco, la organiza komitato publikigis dokumenton pri komuna konstruado de komunumo kun komuna estonteco en retspaco, eksplikante vidpunktojn kaj proponojn de Ĉinio. La dokumento vokas la internacian komunumon kunigi la manojn por konstrui retspacon en komunumon de disvolvado, komunumon de sekureco, komunumon de respondeco, kaj komunumon de interesoj por profitigi la homaron. Tio estas nova kontribuo al disvolvado kaj regado de la interreto.

La 16an de oktobro, Peter Navarro, ekonomia ĉefkonsilisto de usona prezidento Donald Trump, estis raportita de usonaj ĉefaj mediatoj, ne pro grava ŝanĝiĝo de ekonomia politiko, sed pro la falsado de specialisto, multfoje citita en lia kontraŭ-ĉina libro. En 2011, Navarro citis en sia libro Morto de Ĉinio personon necedeman al Ĉinio, nomatan Ron Vara, por pruvi la aŭtentikecon de siaj rimarkoj pri minaco de Ĉinio al la usona ekonomio.

La tiel nomata sinjoro Vara taksis en la libro la ĉinan ekonomian disvolviĝon, dirante "Nur ĉinoj povas turni ledan sofon en acidan banon, infanan liton en armilon kaj baterion de poŝtelefono en fragmentojn pikantajn la koron. Li diris ankaŭ en la libro, "Fabrikada drako avida, la kolonia drako estas senkompata, dum la usona aglo sin apoganta sur la stirilo dormetas."

Ĉina vicprezidanto Wang Qishan iris al la indonezia ĉefurbo Ĝakarto por ĉeesto al la enoficiĝa ceremonio de prezidento Joko Widodo kaj oficiala vizito al la lando de la 18a ĝis la 21a de oktobro kiel speciala sendito de ĉina prezidanto Xi Jinping, laŭ la invite de la indonezia registaro. Dum la restado, Wang renkontiĝis kun prezidento Widodo, vicprezidento Muhammad Jusuf Kalla kaj nove elektita vicprezidento Ma' ruf Amin.

Dum la renkontiĝo kun Widodo, Wang unue transdiris al Widodo varman gratulon, sinceran saluton kaj bondezirojn de ĉina prezidanto Xi Jinping. Li diris, ke Ĉinio kaj Indonezio estas bonaj najbaroj, bonaj amikoj kaj bonaj partneroj, kaj la graveco de rilatoj inter la du landoj kiel grandaj evoluantaj landoj de Azio kaj la mondo superpaŝis la duflankan amplekson. La ĉina flanko aprezas klopodojn de Widodo por disvolvado de ĉina-indonezia ampleksa strategia partnereco kaj aktiva subteno al partopreno en la akordigo de la iniciato Zono kaj Vojo kun la indonezia disvolva strategio.

Widodo diris, ke la nova indonezia registaro volas labori kun la ĉina flanko por plu firmigi ampleksan strategian partnerecon inter la du landoj, antaŭenigi la integriĝon de la ideo pri tutmonda oceana apogpunkto kun la iniciato Zono kaj Vojo kaj plifortigi duflankan kunlaboron pri regiona ekonomia koridoro.

Usona prezidento Donald Trump diris sabate vespere, ke pro la "malamikeco" de demoraktoj kaj amaskomunikiloj, li revokis la originan aranĝon, ke lia persona golfejo en Florido estis difinita kiel ejo por la venontjara pintkunveno de la Grupo 7, kaj la usona flanko denove elektos ejon por la pintkunveno.

Trump diris en socia retejo, ke la usona flanko denove elektos alian lokon por la venontjara pintkunveno de la Grupo 7, kaj la kampadejo David en Miamio de Florido estas unu el la kandidatoj.

Usona ministro pri defendo Mark Esper diris sabate, ke ĉirkaŭ mil usonaj soldatoj retiritaj el nordorienta Sirio estos senditaj al okcidenta Irako por taskoj, inkluzive de bato kontraŭ la ekstremisma grupo Islama Ŝtato.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin