Ĉina cifereca ekonomio akcelata de kvina-generacia telekomunika teknologio kreskos je 15,2 duilionoj da juanoj

(GMT+08:00) 2019-10-22 10:57:11     Redaktoro:Selena

Vicestro de Ĉina Akademio pri Informadiko kaj Telekomuniko Wang Zhiqin diris, ke laŭ mezuro kaj kalkulo de la akademio, la ĉina cifereca ekonomio akcelata de kvina-generacia telekomunika teknologio kreskos je 15,2 duilionoj da juanoj de 2020 ĝis 2025. Integriĝo de novaj teknologioj, kiaj la kvina-generacia reto, artefarita inteligenteco kaj granda datumaro antaŭenigos profundan transformiĝon de produktado, organizado, efika distribuado de rimedoj kaj reformo de administro kaj servo.

Joe Weinma, strategiisto pri cifereca transformiĝo de kvina-generacia telekomunika teknologio diris, ke la oportuno pri disvolvo de la kvina-generacia telekomunika teknologio estos en Ĉinio. Li aldonis, ke la kvina-generacia telekomunika teknologio alportos profundan ŝanĝiĝon al tutmondaj industrioj, kio rezultigos pli da novaj produktoj. Cetere li havas pozitivan perspektivon pri utiligo de la kvina-generacia telekomunika teknologio en Ĉinio, ĉar Ĉinio havas koncernan agadplanon kaj efektivigeblan projekton.

Stephen Wolff, kiu estas honorita kiel "patro de Interreto", estis intervjuita dum la 6a Monda Interreta Konferenco. Parolante pri la Interreto dum la epoko de la kvina-generacia telekomunika teknologio, li diris, ke en nemallonga estonteco, interreto estos pli tutmondiĝa. Fakte tutmondiĝo ekzistas en multaj kampoj, kaj interreto estas ĝia konsistiga parto.

Li diris, ke en la estonteco, ni havos la oportunon akiri grandegajn superecojn en tekniko kaj servo. Interreto dum la epoko de kvina-generacia telekomunika teknologio estos pli granda, pli bona kaj pli rapida. Ĉiuj homoj estos favorataj per la teknologio.

Ĉina ekonomia evoluo estis forte influita de la interreto. En Ĉinio naskiĝis serioj da eminentaj interretaj kompanioj, kiuj pruvas influon de Ĉinio en la internacia komunumo. Sur la fono de artefarita inteligenteco kaj kvina-generacia telekomunika teknologio, altgradigo de interreta teknologio pluapaŝe pliigos konkurenckapablon de ĉinaj entreprenoj.

Ren Zhengfei, fondinto kaj ĉefadministranto de ĉina teknologia kompanio Huawei, dialogis kun usona doktulo George Gilder pri tekniko, merkato kaj entrepreno en la 17a de junio.

Ren diris, ke disvolviĝo de la firmao Huawei dum pasintaj 30 jaroj ne povas apartiĝi de kunlaboro kaj helpo de mondaj progresintaj kompanioj, kaj nur per tutmonda kunlaboro, homoj povas ĝui rezulton de teknologia disvolvado.

Akceptante intervjuon de la usona ĵurnalo The Wall Street Journal, George Gilder diris, ke Huawei ne estas problemo, male ĝi estas oportuno por Usono revigligi la ekonomion kaj plifortigi ciferecan infrastrukturon. Usono devas brakumi Huawei.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin