Plej alta leĝdona instanco komencis novan sesion

(GMT+08:00) 2019-10-22 12:43:13     Redaktoro:Yu

La plej alta leĝdona instanco de Ĉinio komencis sian novan sesion lunde por ekzameni multajn projektojn de leĝoj kaj revizioj.

Li Zhanshu, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso (NPK), prezidis la unuan plenan kunvenon de la sesio lunde posttagmeze. Entute 166 membroj de la Konstanta Komitato de la NPK ĉeestis la kunvenon.

leĝprojektoj prezentitaj al la leĝdona instanco inkluzivas la leĝon pri kriptografio, kiu estis en sia dua ekzameno. La Komitato pri Konstitucio kaj Leĝo de la NPK sugestis, ke la projekto estu submetita al voĉdono por adopto en la sesio.

Nova projekto de la geedziĝa kaj familia sekcio de la civila kodo estis submetita al la sesio, proponante novan klaŭzon, ke familioj starigu bonajn familiajn tradiciojn, praktiku antaŭajn familiajn virtojn kaj donu gravecon al akcelo de familia kulturo.

Leĝdonantoj ankaŭ aŭdis raportojn pri inspektado de la efektivigo de la leĝo pri supera edukado kaj pri la ekzamenoj de pluraj komitatoj de la NPK kaj ekzamenis raporton pri la vizitoj de Li Zhanshu al Azerbajĝano, Kazaĥio kaj Rusio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin