Estro de malsupera ĉambro de brita parlamento rifuzis voĉdoni pri nova interkonsento koncerna al foriro el EU

(GMT+08:00) 2019-10-22 12:59:57     Redaktoro:Yu

Prezidanto de la malsupera ĉambro de la brita parlamento John Bercow lunde malakceptis mocion prezentitan de la registaro pri refoja voĉdono de nova interkonsento pri foriro de Britio el la Eŭropa Unio (EU), asertante, ke refoja voĉdono kondukos al ripeto kaj senordeco.

Bercow diris, ke li rifuzis la mocion laŭ tradicio de la malsupera ĉambro, ĉar antaŭe la malsupera ĉambro okazigis debaton pri simila mocio de la registaro.

La publiko opiniis, ke la rifuzo de prezidanto de la malsupera ĉambro montris gravan malsukceson de la registaro gvidata de Boris Johnson sur la vojo al foriro de Britio el la EU, tial grandiĝas la ebleco de denova prokrasto de la foriro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin