64 landoj eksponos siajn produktojn en dua ĈIIE

(GMT+08:00) 2019-10-22 13:13:15     Redaktoro:Yu

Entute 64 landoj kaj tri internaciaj organizaĵoj konfirmis sian partoprenon en la landaj ekspozicioj en la dua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE).

La ekspozicioj sur la areo de 30 000 kvadrataj metroj montros la disvolviĝon kaj atingojn de la landoj en komerco kaj investo.

La Ĉina Pavilono estos starigita ĉi-jare por honori la 70an datrevenon de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko kaj elmontri la ekonomian kaj socian disvolviĝon kaj oportunojn en la nova epoko.

La dua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio okazos de la 5a ĝis la 10a de novembro en Ŝanhajo, post kiu la landaj ekspozicioj estos plilongigitaj por ok tagoj kaj malfermiĝos senpage al la publiko de la 13a ĝis la 20a de novembro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin