Xi sendis gratulon al Taiyuan-a Forumo pri Energi-Malaltkarbona Disvolvado

(GMT+08:00) 2019-10-22 13:28:02     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan leteron al la Taiyuan-a Forumo pri Energi-Malaltkarbona Disvolvado 2019, kiu malfermiĝis marde en Taiyuan, ĉefurbo de la ĉina norda provinco Shanxi.

Xi diris, ke malaltkarbona disvolvado de energio koncernas la estontecon de la homaro, kaj ke Ĉinio atribuas grandan gravecon al malalt-karbona disvolvado de energio kaj aktive akcelas konsumon, liveradon, teknologion kaj institucian transformiĝon de energio. Li diris, ke Ĉinio volas labori kun la internacia komunumo por fortigi prienergian kunlaboron en ĉiuj kampoj, konservi sekurecon de energio, trakti klimatŝanĝiĝon, protekti ekologion kaj medion, akceli daŭripovan disvolvadon kaj alporti pli multajn avantaĝojn al popoloj de la mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin