Franca prezidento renkontiĝis kun ĉina ŝtatkonsilanto

(GMT+08:00) 2019-10-22 13:51:56     Redaktoro:Yu

Lunde en Parizo, franca prezidento Emmanuel Macron renkontiĝis kun ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi.

Macron petis Wang transdoni liajn sincerajn salutojn kaj bondezirojn al ĉina prezidanto Xi Jinping kaj diris, ke en la lasta semajno li kaj Xi telefone konversaciis kaj interŝanĝis opiniojn pri franc-ĉinaj rilatoj kaj pragmata kunlaboro, kaj ke li arde atendas baldaŭan ŝtatan viziton al Ĉinio kaj ĉeesti la duan Ĉinan Internacian Importan Ekspozicion por puŝi la duflankan ampleksan strategian partnerecon al nova nivelo kaj progresigi kunlaboron en la kampoj de ekonomio kaj komerco, agrikulturo, financo, civila nukleenergio kaj interpopolaj interŝanĝoj.

Wang transdiris al Macron sincerajn salutojn de prezidanto Xi kaj diris, ke la ĉina flanko varme bonvenigas lin fari ŝtatan viziton, kiu fariĝos refoja grava strategia dialogo inter la du grandaj landoj de la mondo, konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio de la UN kaj reprezentantoj de orientaj kaj okcidentaj civilizacioj. Wang aldonis, ke Ĉinio larĝigos sian malfermon al diversaj landoj, inkluzive de Francio, kaj bonvenigas Macron ĉeesti la duan Ĉinan Internacian Importan Ekspozicion kaj rekomendi pli da bonkvalitajn francajn produktojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin