Prospera cifereca ekonomio fariĝis nova motoro por kresko de Ĉinio

(GMT+08:00) 2019-10-22 19:19:26     Redaktoro:Yu

Dum la sesa Monda Interreta Konferenco, kiu fermiĝis marde en Wuzhen en la ĉina orienta provinco Zhejiang, estis eksponitaj multaj plej freŝaj atingoj de teknologia aplikado, inkluzive de aparato por pagado per vizaĝ-skano, inteliĝenta meblaro, tujfotogrtafiaj medicinaj aparatoj, kio reflektis prosperan ceferecan ekonomion. En la interreta konferenco estis publikigita la raporto pri disvolvado de interreto en Ĉinio 2019, kiu diris, ke la ĉina cifereca ekonomio, kiu konsistigas 34,8% de la malneta enlanda produkto de la lando, meritas esti nova motoro por la ekonomia kresko kun daŭra vigleco.

Tiu ĉi jaro markas la 50an datrevenon de la naskiĝo de la interreto en la mondo kaj ankaŭ la 25an datrevenon de la kompleta konektiĝo de Ĉinio kun la interreto. Sub la akcelado per granda datumo, interreto de aĵoj poŝtelefona pagado, artefarita intelekto kaj aliaj teknologioj, la cifereca ekonomio karakterizita de cifereca industriigo kaj industria ciferecigo penetris en ĉiujn kampojn de la ĉina socio kaj profunde influas kaj ŝanĝas la ĝeneralan disvolviĝon de Ĉinio kaj ĉiutagan vivon de ordinaraj homoj. Laŭ la raporto, en la lasta jaro, la skalo de la ĉina cifereca ekonomio atingis 31,3 duilionojn da juanoj, kreskante je 20,9% ol la sama periodo de la antaŭa jaro.

Unue, ciferenca industriigo helpas akceli disvolviĝon de la informadika kaj telekomunika industrio. Ĉinio nun estas ĉe la kapo de la monda esploro pri la kvina-generacia telekomunika reto. Tri ĉinaj kompanioj enviciĝis inter la dek plej grandaj interretaj kompanioj de la mondo. Due cifereca industriigo daŭre provizas la ekonomian transformiĝon per energio. Krome, la cifereca ekonomio kreas multegajn laborpostenojn por Ĉinio. En la pasinta jaro, la cifereca ekonomio kreis 191 milionojn da laborŝancojn, okupante 24,6% de la jara dungado. La granda loĝantaro kaj enorma merkata potencialo kreas unikajn kondiĉojn por disvolvado de la cifereca ekonomio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin