Wang Yi ĉeestis inaŭguron de Ĉina-Franca Civilizacia Dialogo

(GMT+08:00) 2019-10-22 12:12:42     Redaktoro:祃璟琳

Lunde ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi ĉeestis la inaŭguron de la Ĉina-Franca Civilizacia Dialogo kaj donis paroladon.

Wang diris, ke kiel gravaj reprezentantoj de civilizacioj de la oriento kaj la okcidento, Ĉinio kaj Francio kreis eminentajn kulturojn. La kulturaj interŝanĝoj inter la du landoj havas longan historion kaj la du flankoj aprezis unu la alian kaj lernis unu de la alia kaj fariĝis ekzemploj de kulturaj interŝanĝoj.

Wang diris, ke Ĉinio kaj Francio devas, kun grandanimeco pli vasta ol la maro kaj la tero, briligi la civilizacion de egaleco, inkluzivo kaj kunlaboro.

La du flankoj persiste egale trakti unua la alian kaj ebligi kunekziston de diversaj civilizacioj.

La du flankoj devas persisti en malfermo kaj inkluzivo kaj ebligi prosperon de aliaj kulturoj.

La du flankoj devas persisti en kunlaboro kaj kuna progreso kaj ebligi kunan disvolvadon de ĉiuj civilizacioj.

Antaŭ la inaŭguro Wang Yi ĉeestis malferman ceremonion de la dokumenta filmo "Enkonduko de la Analektoj de Konfuceo", produktita de Ĉina Komunikila Grupo, Internacia Kanalo 5 de Francio kaj Franca Filmtelevida Grupo Mediawan.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin