Fokusoj de la Semajno (Okt. 25)

(GMT+08:00) 2019-10-25 17:28:09     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

La Ŝtata Konsilio merkrede publikigis regularon pri optimumigo de komerca medio por eligi kaj disvolvi produktivajn fortojn kaj antaŭenpuŝi altkvalitan disvolvadon. La regularo, publikigita laŭ dekreto subskribita de ĉefministro Li Keqiang, estos valida ekde la 1a de januaro 2020.

Laŭ pasintaj spertoj kaj praktikoj, la registaro celas firmigi reformajn rimedojn per regularo por celi malfortajn ĉenerojn en la komerca medio de Ĉinio kaj trakti malfacilojn alfrontatajn de merkataj entoj. Akorde kun progresintaj internaciaj niveloj, la regularo specifas la principojn kaj direktojn por nutri stabilan, justan, travideblan kaj antaŭvideblan komercan medion. Ĝi kondiĉas, ke la ŝtato donu egalan protekton al ĉiuj merkataj entoj kaj certigu, ke ili povu egale uzi ĉiujn faktorojn de produktado kaj ĝui subtenajn politikojn laŭ la leĝo.

La 9a Pekina Xiangshan-Forumo finiĝs marde en Pekino. Pli ol 1 300 homoj, inkluzive de 76 oficialaj delegacioj, ministroj pri defendo de 23 landoj, reprezentantoj kaj kleruloj de internaciaj organizoj, kaj observantoj de diversaj landoj ĉeestis la forumon. Ili faris profundajn interŝanĝojn kaj diskutojn pri rilatoj inter grandaj landoj, internacia ordo kaj regado de riskoj de sekureco en la azi-paficika regiono. Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon al la forumo, kiu estis voĉlegita de ŝtata konsilanto kaj ministro pri defendo Wei Fenghe en la malferma ceremonio.

Wei diris en sia parolado, ke prezidanto Xi metis altajn esperojn sur la forumon kaj montris la direkton al ĉeestantoj por starigi konsenton pri paco kaj profundigi sekurecan kunlaboron. Ĉinio ĉiam sekvas la vojon de paca disvolvado, efektivigas defensivan nacidefendan politikon, rezolute protektas siajn suverenecon, sekurecon kaj disvolvajn interesojn, kaj ankaŭ klopodas por konstrui komunumon kun komuna estonteco por la homaro.

Ĉina sendito marde refutis la senbazajn akuzojn pri la homaj rajtoj de Ĉinio fare de Usono kaj kelkaj aliaj landoj.

Zhang Jun, la konstanta reprezentanto de Ĉinio al la UN, faris la rimarkojn al la Tria Komitato de la Ĝenerala Asembleo de la UN, konata ankaŭ kiel la Socia, Humanitara, kaj Kultura Komitato. Zhang diris, ke Usono kaj kelkaj aliaj landoj, laŭ siaj malnovaj kutimoj, klopodis uzi homajn rajtojn por enmiksiĝi en la internajn aferojn de Ĉinio, kion Ĉinio plene malakceptas.

Responde al la akuzoj kontraŭ Ĉinio pri aferoj rilataj al Xinjiang kaj Honkongo antaŭ nelonge faritaj de Usono kaj kelkaj aliaj landoj, Zhang refutis iliajn deklarojn kaj malĝustajn agojn intervenantajn en la internajn aferojn de Ĉinio kun la preteksto de homaj rajtoj kaj provoko de konfrontado en la UN. Li diris, ke estas kelkaj el iuj landoj, kiuj ŝatas kritiki evoluantajn landojn kaj doni ordonojn pri homaj rajtoj. Ĉinio urĝas ĉi tiujn landojn forlasi hegemoniismon kaj politikon de potenco, ĉesigi ĉiujn malĝustajn agojn, kiuj iras kontraŭ la tendenco de la historio. Ĉinio trairis la vojon en pluraj jardekoj, por kiu evoluintaj landoj elspezis plurajn jarcentojn. Sur la teritorio de 9,6 milionoj da kvadrataj kilometroj, estas neniu timo pri milito aŭ senhejmiĝo. Preskaŭ 1 400 milionoj da homoj vivas en paco, libereco kaj feliĉo. Li aldonis, ke ĉi tio estas protekto de homaj rajtoj en la plej bona senco kaj la plej bona praktiko de protekto de homaj rajtoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin