Novaĵoj (Oktobro 24)

(GMT+08:00) 2019-10-24 16:40:50     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 24-a de oktobro, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke Prezidanto Xi sendis gratulon al la unua forumo pri daŭripova disvolvado; Ĉinio publikigis regularon pri optimumigo de komerca medio. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan leteron al la unua forumo pri daŭripova disvolvado, kiu malfermiĝis ĵaŭde en Pekino.

Xi diris en sia letero, ke Ĉinio persistas en la ideo de novigema, kunordigita, verda, malferma kaj kundivida disvolvado, antaŭenigante altkvalitan disvolvadon de la ekonomio, kaj komplete efektivigas la Tagordon 2023 de la UN pri Daŭripova Disvolvado. Li diris, ke samtempe Ĉinio aktive profundigas suda-sudan kunlaboron, kaj faciligas profundan integriĝon de komuna konstruado de la Zono kaj Vojo kaj la Tagordo 2023 de la UN pri Daŭripova Disvolvado, kontribuante al tutmonda atingo de celoj de la tagordo. Li esperis, ke ĉiuj partioj aktive serĉos bonajn planojn pri efektivigo de la tagordo pri daŭripova disvolvado por akceli komunan disvolviĝon kaj konstrui komunumon kun komuna estonteco por la homaro.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun eksa usona ministro pri financo Henry Paulson merkrede en Pekino.

Li diris, ke fronte al la kompleksa internacia situacio, Ĉinio rezolute grandigas sian malfermon, sekvas la vojon de paca disvolvado kaj volas labori kun aliaj landoj inkluzive de Usono por akceli pacon, disvolviĝon kaj kunlaboron de la mondo. Li diris, ke la du flankoj devas sekvi la konsenton atingitan de la du ŝtatestroj, konvene administri kaj regi malkonsentojn surbaze de egaleco kaj reciproka respekto, kaj puŝi la duflankajn rilatojn atingi kungajnajn rezultojn per kunlaboro. Li aldonis, ke li esperas, ke la fondaĵo Paulson plu ludos pozitivan rolon por disvolvi ĉina-usonajn rilatojn kaj akceli reciprokan komprenon inter la du popoloj.

Paulson diris, ke usona-ĉinaj rilatoj estas ŝlosila momento. Ĉi tiu jaro markas la 40-n datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj. La du landoj kaj la tuta mondo travivas grandajn ŝanĝiĝojn, kaj la du landoj devas trovi novan manieron por administri siajn duflankajn ligojn. Li ankaŭ esprimis sian esperon, ke ambaŭ landoj faros komunajn klopodojn por akceli la disvolvadon de siaj ekonomiaj kaj komercaj rilatoj kaj profitigi la du popolojn.

La Ŝtata Konsilio merkrede publikigis regularon pri optimumigo de komerca medio por eligi kaj disvolvi produktivajn fortojn kaj antaŭenpuŝi altkvalitan disvolvadon.

La regularo, publikigita laŭ dekreto subskribita de ĉefministro Li Keqiang, estos valida ekde la 1a de januaro 2020. Laŭ pasintaj spertoj kaj praktikoj, la registaro celas firmigi reformajn rimedojn per regularo por celi malfortajn ĉenerojn en la komerca medio de Ĉinio kaj trakti malfacilojn alfrontatajn de merkataj entoj. Akorde kun progresintaj internaciaj niveloj, la regularo specifas la principojn kaj direktojn por nutri stabilan, justan, travideblan kaj antaŭvideblan komercan medion.

Ĝi kondiĉas, ke la ŝtato donu egalan protekton al ĉiuj merkataj entoj kaj certigu, ke ili povu egale uzi ĉiujn faktorojn de produktado kaj ĝui subtenajn politikojn laŭ la leĝo.

La Ŝtata Konsilio, la kabineto de Ĉinio, merkrede urĝis lokajn aŭtoritatojn kaj rilatajn departementojn intensigi klopodojn por konservi stabilecon de eksterlanda komerco kaj investo.

Deklaro publikigita post administracia kunveno de la Ŝtata Konsilio, kiun prezidis ĉefministro Li Keqiang, diris, ke pli grandaj klopodoj devas esti faritaj por konservi la stabilecon de eksterlanda komerco kaj plialtigi la kvaliton de eksportado kaj importado. Pli da rimedoj estos prenitaj por optimumigi la administron de fremdlandaj valutoj kaj faciligi translandajn komercon kaj investon.

La deklaro diris, ke la lando plibonigos politikojn pri rabato de eksportaj impostoj, komerca financado kaj kredit-asekuro kaj certigos, ke politikoj pri detalad-importo de la translanda elektronika komerco estu plene aplikataj en ampleksaj dogan-staplejoj paŝon post paŝo. Samtempe klopodoj devas esti faritaj por antaŭenigi la konstruadon de la reto de altnormaj liberkomercaj zonoj kaj altigi la nivelon de komerca faciligo.

La studo Komerco 2020 montris, ke la pozicio de Ĉinio plialtiĝis de la 46a de la lasta jaro ĝis la 31a ĉi-jare. Per ok reformoj. Ĉinio plibonigis reglamentadon en plejpartaj kampoj mezuritaj de la studo kaj efektivigis la plej multajn reformojn en la Orient-Azio kaj pacifika regiono.

Martin Raiser, direktoro pri Ĉinio en la Monda Banko, diris, ke Ĉinio faris grandajn klopodojn por plibonigi enlandan komercan medion por mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj, subtenis paŝojn de pozitiva reformo kaj akiris rimarkindan progreson laŭ pluraj normoj de komerca medio.

Reglamentanto de la poŝta servo de Ĉinio diris, ke ĉinaj poŝtaj kaj ekspresaj firmaoj kontribuis al la kontraŭmalriĉa klopodo de la lando per kreado de laborpostenoj kaj faciligo de vendo de agrikulturaj produktoj.

Donitaĵoj el la Ŝtata Poŝta Buroo montris ĵaŭde, ke la ekspresaj firmaoj nutris 905 projektojn desegnitajn por akceli vendojn de lokaj agrikulturaj produktoj kaj specialaĵoj, kaj la kvanto de 23 el ili kalkulkiĝas al pli ol 10 milionoj da liveraĵoj ĉiujare.

Ĉefaj ekspresaj firmaoj kreis pli ol 268 000 laborpostenojn por malriĉaj regionoj kaj helpis vendi lokajn produktojn kun la valoro de ĉirkaŭ 367 milionoj da juanoj.

La surluniĝilo kaj veturilo de la sondilo Chang'e-4 rekomencis laboron por la 11a luna tago sur la malproksima flanko de la luno post "dormado" dum la ekstreme malvarma nokto.

Laŭ la Centro de la Lun-esplora kaj Spaciala Programo de la Ĉina Nacia Spaciala Administracio, la surluniĝilo vekiĝis je la 5a horo kaj 11 minutoj merkrede laŭ pekina tempo, kaj la veturilo, Yutu-2 (Jad-kuniklo-2) vekiĝis je la 11a horo kaj 45 minutoj marde. Ambaŭ estas en normala laborstato. La veturilo vojaĝis ĉirkaŭ 290 metrojn sur la luno por fari sciencan esploron sur la virga lunsurfaco.

La luna sondilo Chang'e-4, lanĉita la 8an de decembro 2018, realigis la unuan molan surluniĝon sur la kratero Von Karman en la baseno Aitken de la Suda Poluso sur la malproksima flanko de la luno en la 3a de januaro 2019.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin