Ambrizion East-Uestan ---- Mongolmaniere brogita ŝafaĵo

(GMT+08:00) 2019-10-25 10:23:01     Redaktoro:Shanshan

Parolante pri la pura gusto de frandaĵo en la urbo Pekino, homoj devas memori mongolmaniere brogitan ŝafaĵon, kiu estas tiel fama kiel pekina rostita anaso. Tiu ĉi manĝaĵo estas bongusta kaj simpla por manĝi. Homoj tre ŝatas manĝi ĝin, precipe post kiam la vetero fariĝas malvarma. Hodiaŭ ni parolos pri mongolmaniere brogita ŝafaĵo.

La viando de kastrita virŝafo el la Interna Mongolio estas abunda kaj ne havas fortan ŝafodoron, kio estas la unua preferata por mongolmaniere brogita ŝafaĵo. Laŭ tiu ĉi foto, estas nur kvin lokoj de unu ŝafo, kiuj estas ĝusta por manĝi.

Por la mongolmaniere brogita ŝafaĵo oni devas elekti maldike tranĉitan viandon. Post tranĉado, oni devas formeti ŝafan superlumbaĵon, haŭton kaj tendenon. Estas multe da arto ĉe tranĉado. Oni devas tranĉi laŭ la vejnoj kaj apartaj lokoj per speciale farita longa tranĉilo. La viando de postaj kruroj estas grasa, la viando de antaŭaj kruroj estas duone grasa kaj duone malgrasa, kaj la viando en la mezo de klabo kaj postaĵo estas la plej malgrasa, kiu estas la plej bongusta loko de ŝafo. La tranĉita viando estas maldika, bele-proporcia, bonorda kaj bela. La dikeco estas ĉirkaŭ 0,8-0,9 milimetro.

La freŝa supo en kupro-farita kuirpoto povas klare manifesti la bonan saporon de viando. Unue oni devas brogi la grasan viandon per manĝbastonetoj. Kiam la maldike tranĉita viando kurbigas sin, estas ĝusta tempo por manĝi.

Por manĝi oni devas antaŭe prepari kondimenton, nome miksaĵon de sezampasto, haketita tubajlo, koriandro, haketita ĉina ŝenoprazo kaj fermentinta toŭfuo, kaj fine aldoni unu kuleron da oleo spicita per papriko por bongustigi.

Metu la brogitan viandon en pladon, aldonu la kirlitan kondimenton sub la viando. Manĝu tiel, la gusto de kondimento estas ĉiam sama.

Estas bonguste manĝi dolĉigitan ajlon. La manĝado estas perfekta. La tradicia kulturo sin kaŝas, interalie, en mongolmaniere brogita ŝafaĵo. Ne mankas pura gusto de la urbo Pekino.

Kiam ĉina rulaĵo de ŝafaĵo renkontiĝas kun okcidenta spico romero, kio okazos? Do sekvu min kaj manĝu orient- kaj okcident-stile!

Rulaĵo kun ovo kaj ŝafaĵo

ŝafaĵo en farĉo

romero, cepo, ajlo, karoto

aldonu salon

sojo, oleo

akveca amelo

ŝmiru per ovo

metu manĝeblan algon

vaporkuiru 20 minutojn post la akvo bolas

********** 

Produktoro Zhu Boying

Administrantoj Wang Shanshan Li Jing

Reĝisoro Wang Shanshan

Scenaristoj Wang Shanshan Ding Jingxuan Shi Yanyu

Reĝisoroj ĉelokaj Ding Jingxuan Shi Yanyu

Filmistoj Qiu Jieming Yu Chen Zhang Jianxin Yan Yangyang

Muntistoj Shi Yanyu Qiu Jieming Wang Pinpin

Kondukanto Wang Shanshan

Ordigistoj Asistantoj Jing Shimo Wang Tao

Asistanto de Filmistoj Zhu Shaolong

Konsilanto Qu Hao

Konsilanto pri Kuirado Qu Hao Hou Decheng

Konsilanto pri kulturo Dai Aiqun

Kuiristo Yu Fusheng

Kuirejo Noob HUANG

DANKON

Zhu Hong Ding Xiaosong Luozhen Jin Wenjun

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin