Prezento de muzikalbumo Blua Horizonto

(GMT+08:00) 2019-10-25 10:24:18     Redaktoro:Shanshan

Karaj amikoj, bonvenon al la programero Inter Ni. Mi estas Shanshan. Hodiaŭ mi prezentos al vi muzikalbumon de itala esperantistino Kjara (Chiara Raggi). La albumo nomata Blua Horizonto estas la unua albumo de Kjara en la panoramo de Esperanto-muziko kaj kulturo.

La albumo enhavas dek kantojn, en kiuj Kjara miksas la kataŭtoran stilon kun ĵazo kaj mondmuziko. Registrita inter Italio kaj Novjorko. Kjara diris, ke la albumo profitas de la kunlaboro de internacie famaj muzikistoj, de malproksimaj muzikaj kaj geografiaj mondoj, de Brazilo ĝis Novjorko, tra la itala kantverkista tradicio. Jen vi nun aŭskultas la samtitolan kanton Blua Horizonto.

(Blua Horizonto)

Jan mi prezentas al vi la kanton, Lasu min plu kanti. Estas tre belsona kaj mi ege ŝatas.

Do ni daŭrigu prezenton de la albumon Blua Horizonto. Tio estas albumo verkita kun piedoj en la akvo, proksime al la maro, grava element en la kjara-poetiko kune kun la temo de vojaĝo, serĉante belecon ene kaj ekstere de ni.

(Lasu min plu kanti)

Mi rekomendas alian kanton al vi. Ĝi estas titolita Amas mi aminde vin. Kjara konigis al mi, ke ĉi tiu albumo estas vojaĝo al homa ekzisto, kaj rakontas travivaĵojn kaj sentojn kiuj loĝas en la koro de la homo.

Ĉiuj kantoj de la albumo estis tradukitaj aŭ adaptitaj de tre veteranaj esperantistoj Renato Corsetti kaj Gianfranco Molle. Jen venas la kanto Moleo 22a.

Kjara skribis sur la Kovrilo de la albumo, "Ĉi tiu albumo estas dediĉita memore al Gianfranco Molle por lia pasio por Esperanto kaj por la bonega laboro, kiun li faris por mia muziko." Mi kredas, se Molle aŭskultus la albumon, li fieros pri Kjara.

Karaj amikoj, ĉu vi ŝatas kantojn de Kjara? Se vi volas akiri pli multajn informojn de Kjara kaj la albumo Blua Horizonto, venu al la retpaĝaro de Vinilkosmo. Mi estas Shanshan, koran dankon pro via aŭskulto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin