Novaĵoj (Oktobro 25)

(GMT+08:00) 2019-10-25 16:31:56     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 25-a de oktobro, vendrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke Prezidanto Xi emfazis rolon de tradicia ĉina medicino por "sana Ĉinio"; La UN komencos grandan kaj inkluzivan tutmondan konversacion pri estonteco de la mondo por festi la 75an datrevenon. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping emfazis la gravan rolon de tradicia ĉina medicino en konstruado de "sana Ĉinio".

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn lastatempe en instrukcio pri la laboro de tradicia ĉina medicino. Li diris, ke tradicia ĉina medicino enhavanta la sanigan ideon kaj spertojn de la ĉina nacio en kelkmil jaroj estas trezoro de la ĉina civilizacio kaj enkorpigo de la granda saĝo de la ĉina popolo.

Ĵaŭde en Pekino, ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun Federica Mogherini, vicprezidanto de la Eŭropa Komisiono kaj alta reprezentanto de la Eŭropa Unio pri eksteraj aferoj kaj sekureca politiko.

Li diris, ke Ĉinio kaj la EU havas vastajn komunajn interesojn. Ĉinio ĉiam subtenas la procezon de eŭropa integriĝo kaj volas vidi unuigitan kaj prosperan Eŭropon. Li rimarkigis, ke la nova gvidantaro de la EU baldaŭ enoficiĝos, kaj li esperas, ke Ĉinio kaj la EU plu subtenos multflankecon kaj liberan komercon, respektos kaj egale traktos unu la alian, kaj bone efektivigos konsenton atingitan en la 21a kunveno de gvidantoj de Ĉinio kaj la EU por fini duflankan intertraktadon pri interkonsento de geografiaj indikoj en frua dato kaj intertraktadon pri komerca kaj investa interkonsento en la venonta jaro.

Mogherini diris, ke organoj de la EU por la nova oficperiodo konservos la kontinuecon de politiko pri Ĉinio kaj plu prioritatigos la rilatojn kun Ĉinio en sia eksterlanda politiko. Ŝi aldonis, ke la EU volas labori kune kun Ĉinio por ĉiuflanke profundigi pragmatan kunlaboron, fortigi kunlaboron pri klimatŝanĝiĝo, la irana nuklea plano, Afganio, Afriko kaj aliaj tutmondaj kaj regionaj demandoj kaj pli multe kontribui al paco kaj disvolviĝo de la mondo.

Ĉinio kaj Filipinoj konsentis kunigi manojn kaj kunlabori por plu disvolvi la ampleksajn strategiajn kunlaborajn rilatojn inter la du landoj.

En sia renkontiĝo kun filipina prezidento Rodrigo Duterte ĵaŭde, vizitanta ĉina vicĉefministro Hu Chunhua diris, ke Ĉinio volas kunlabori kun Filipinoj por efektivigi la konsenton atingitan inter la ŝtatestroj de la du landoj.

Hu diris, ke Ĉinio havas fortajn interesojn en kunlaboro kun Filipinoj pri konstruado de la ĉina iniciato Zono kaj Vojo, kaj akordigo de la projektoj kun la filipina infrastruktura programo "Konstruo, Konstruo, Konstruo".

Duterte diris, ke Filipinoj donas grandan gravecon al la rilatoj kun Ĉinio. Li diris, ke lia lando aktive partoprenis en la konstruado de la iniciato Zono kaj Vojo. Li alvokis pli striktan kunlaboron en diversaj kampoj inter Ĉinio kaj Filipinoj, por plu disvolvi la ampleksajn strategiajn kunlaborajn rilatojn inter la du landoj.

Ĝenerala sekretario de la UN, Antonio Guterres, anoncis ĵaŭde, ke la venontjara memorfesto de la 75a datreveno de la UN estos karakterizata per "granda kaj inkluziva tutmonda konversacio pri la rolo de tutmonda kunlaboro en konstruado de la estonteco, kiun ni deziras."

Laŭ gazetara komunikaĵo, ekde januaro 2020, la UN okazigos dialogojn ĉirkaŭ la mondo kaj trans landlimoj, sektoroj kaj generacioj. La celo estas atingi la tutmondan publikon, aŭskulti iliajn esperojn kaj timojn kaj lerni iliajn spertojn.

La UN lanĉos la tutmondan konversacion por akceli la komprenon de popoloj de diversaj landoj pri estontaj minacoj, konstrui vizion por la 100a datreveno de la fondiĝo de la UN, instigi homojn preni kolektivajn agojn kaj kune konstrui belan estontecon.

Proparolanto de la ĉina ambasadorejo en Britio ĵaŭde publikigis deklaron pri 39 mortintoj ĵus trovitaj en Essex.

La deklaro diris, ke ili kun peza koro rimarkis raporton de brita mediato pri trovo de 39 mortintoj en Essex, kaj nun ili komunikiĝas kun la brita polico por konfirmi rilatan informon. La polico identigas la mortintojn, tamen ili ankoraŭ ne povas certigi, ke la mortintoj estas de ĉinaj civitanoj.

Laŭ raporto, la brita polico merkrede trovis konteneran kamionon kun 39 mortintoj en iu industria parko en Essex.

Ĉina sendito ĵaŭde alvokis doni pli grandan humanitaran helpon al Sirio, nuligi ekonomiajn sankciojn kaj antaŭenigi la revenon de rifuĝintoj kaj delokitoj.

Zhang Jun, konstanta reprezentanto de Ĉinio al la UN, faris la alvokon en kunveno de la Sekureca Konsilio pri la situacio en Mez-Oriento. Zhang diris, ke la siria krizo daŭris dum multaj jaroj kaj devas esti traktata en tuteca kaj ingerita maniero. La unuflankaj militaj agadoj de Turkio pliigis la kompleksecon kaj fragilecon de la situacio en nordorienta Sirio, kaj ankaŭ malbonigis la homanecan situacion. Li aldonis, ke la ekonomiaj sankcioj malbonigis la vivkondiĉojn de la siria popolo. Ankaŭ granda nombro da siriaj rifuĝintoj estigis ekonomian kaj socian premon al najbaraj landoj kaj fariĝis faktoro de regiona nestabileco.

Ĝis la 20a de oktobro, la Oficejo pri Kunordigo de Humanitaraj Aferoj taksis, ke pli ol 176 000 civiluloj estis delokitaj pro la malamikaj agoj, inkluzive de preskaŭ 80 000 infanoj.

Zhang alvokis la internacian komunumon liveri sufiĉajn resursojn al la UN kaj koncernaj agentejoj por certigi humanitarajn provizaĵojn al la siria popolo, inkluzive de manĝaĵoj, trinkakvo kaj medicinaj servoj por homoj en nordorienta Sirio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin