Ĉina kaj brazila ŝtatestroj okazigis intertraktadon

(GMT+08:00) 2019-10-26 13:43:40     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris vendrede en Pekino, ke la politiko de Ĉinio pri disvolvado de rilatoj kun Brazilo de strategia alteco kaj longtempa perspektivo restas senŝanĝa kaj ilia reciprokprofita kunlaboro havos pli bonan estontecon,

Xi faris la rimarkojn, kiam li interparolis kun brazila prezidento Jair Messias Bolsonaro en la Granda Popola Halo en Pekino. Xi diris, ke la nuna mondo travivas ŝanĝiĝojn nevideblajn en jarcento, sed la tendenco de la epoko kun paco, disvolviĝo kaj kungajna kunlaboro restas senŝanĝa, kaj la tendenco de kolektiva leviĝo de landoj de emerĝantaj merkatoj kiel Ĉinio kaj Brazilo restas senŝanĝa. Li vokis ambaŭ landojn rigardi unu la alian kiel disvolvan oportunon, prioritatigi la rilatojn unu kun la alia en siaj eksterlandaj politikoj, kaj antaŭenpuŝi la ĉina-brazilan ampleksan strategian partnerecon. Li aldonis, ke la du landoj devas doni plenan ludadon al la strategia gvida rolo de la altnivelaj interŝanĝoj, kompreni kaj subteni unu la alian pri kernaj interesoj kaj pliigi politikan reciprokan konfidon.

Bolsonaro esprimis gratulon pro la 70a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko. Li nomis Ĉinion bonega kunlaboranto, kaj diris, ke kvankam la du landoj estas tre malproksimaj unu de la alia, ili havas similajn vidpunktojn. Li aldonis, ke Ĉinio fariĝis la plej granda komerca partnero de Brazilo, kaj ke lia vizito pruvis la proksimecon de brazila-ĉina amikeco kaj atestis brilajn punktojn de la duflankaj rilatoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin