Novaĵoj  (Oktobro 28)

(GMT+08:00) 2019-10-28 15:40:08     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al nia lunda elsendo. Estas la 28a de oktobro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: la 19a Centra Komitato de la KPĈ komencis sian kvaran plenan sesion; ĉina ĉefministro emfazis profesian trejnadon de handikapuloj. Sekve estos la programero Saluton, Esperantujo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

La 19a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) lunde komencis sian kvaran plenan sesion en Pekino.

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ, faris laborraporton nome de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ kaj klarigis projekton de dokumento de la decido de la Centra Komitato de la KPĈ pri kelkaj gravaj demandoj koncernaj al subteno kaj plibonigo de la sistemo de socialismo kun ĉinaj trajtoj kaj akcelo de la modernigo de sistemo kaj regada kapablo de Ĉinio.

Ĉefministro Li Keqiang urĝis plialtigi la profesian lertecon de handikapuloj kaj subteni iliajn dungiĝon kaj komercan kreadon.

Li, ankaŭ membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, faris la rimarkojn en skribita instrukcio, kiam la sesa ĉina nacia konkurso de profesia lerteco de handikapuloj kaj la tria nacia handikapula kapablomontrado ekis dimanĉe en Jiaxing en la ĉina orienta provinco Zhejiang.

La instrukcio diris, ke diversaj regionoj kaj koncernaj registaraj departementoj sur ĉiuj niveloj devas plene efektivigi la politikojn subtenantajn dungadon kaj plifortigi profesiajn edukadon kaj trejnadon de handikapuloj.

Ĉefministro Li diris, ke por antaŭenigi alcelan malriĉec-redukton, pli grandaj klopodoj devas esti faritaj por asisti pli da malriĉaj handikapuloj en kamparaj regionoj, helpante al pli da handikapuloj realigi siajn revojn de trovo de laborpostenoj kaj starigo de negocoj.

Ĉirkaŭ 900 handikapuloj el la tuta lando konkuros en 26 malsamaj konkursoj sub kvin kategorioj, kiuj inkluzivas belartojn, manfaritaĵojn kaj inĝenieradon. La ĉina nacia konkurso de profesia lerteco de handikapuloj, establita en 1989, okazas en ĉiu kvara jaro ekde 2003.

La 7a Monda Militista Sportkonkurso fermiĝis dimanĉe vespere en Wuhan, la ĉefurbo de la ĉina centra provinco Hubei. Prezidanto de la organiza komitato, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj vicprezidanto de la Centra Milita Komisiono Xu Qiliang deklaris fermiĝon de la 7a Monda Militista Sportkonkurso. Prezidanto de la organiza komitato, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj vicĉefministro Sun Chunlan faris paroladon en la ferma ceremonio. La sportkonkurso altiris pli ol 9 300 militistajn sportistojn el 109 landoj.

La dua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE) okazos de la 5a ĝis la 10a de novembro en Ŝanhajo. La entuziasmo de firmaoj pri partopreno en ĉi-jara ekspozicio superis tiun por la antaŭa. Multaj firmaoj, kiuj anoncis sin aliĝi al la ekspozicio, esperas, ke la ekspozicio helpos al ili plu penetri en la ĉinan merkaton.

Kadre de la ekspozicio estos eksponado de entreprenoj kaj komerco, kiu inkluzivos sep regionojn de servokomerco, aŭtoj, ekipaĵoj, teknologia vivo, kvalita vivo, kuracaj aparatoj kaj sanzorgo, manĝaĵoj kaj agrikulturaj produktoj. Ĉi-jare enhavoj koncernaj al prizorgado de maljunuloj, eksterdoma eksponejo, kaj regiono por senstiristaj aŭtoj estos aldonitaj al la ekspozicio.

Joaquin Duato, vicprezidanto de la tutmonda plenuma komitato de la firmao Johnson&Johnson, diris, "La rapida ekonomia disvolviĝo kaj brilaj atingoj de Ĉinio en la pasintaj jardekoj estis inspiraj. Estas honoro, ke ni estas en tiu ĉi granda epoko, kontribuas al konstruado de sana Ĉinio kaj helpas al la ĉina popolo havi pli sanan vivon. Johnson&Johnson estis unu el la translandaj firmaoj pri kuracado kaj sano, kiuj plej frue eniris Ĉinion. En la jaro 1985, ĝi establis la farmacian limigitan kompanion Xian Janssen. En la pasintaj pli ol 30 jaro, la kompanio sin dediĉis por subteno al la ekonomia kaj socia disvolvado de Ĉinio kaj akiris rimarkindan progreson en lokaj negocoj."

Usona prezidento Donald Trump diris dimanĉe, ke la estro de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato, Abu Bakr al-Baghdadi, mortis en usona milita operaco en Sirio.

Parolante en la Blanka Domo, Trump diris, ke la usona Speciala Trupo faris atakon sabate nokte celante al-Baghdadi en nordokcidenta Sirio, dum kiu al-Baghdadi sin mortigis per eksplodigo de sinmortiga veŝto. Li diris, "Hieraŭ vespere, Usono kondukis la unuan terorisman gvidanton de la mondo al justeco. Abu Bakr al-Baghdadi mortis." Li aldonis, ke la morto de al-Baghdadi pruvas la usonan promeson pri la daŭra kaj kompleta malvenko de la Islama Ŝtato kaj aliaj terorismaj organizoj.

Al-Baghdadi, 48-jara, kies vera nomo estas Ibrahim Awad al-Badri, anoncis la fondiĝon de kaliflando, aŭ la tiel nomata Islama Ŝtato, en junio 2014. En 2016, la usona Ŝtata Departemento proponis rekompencon de 25 milionoj da usonaj dolaroj por informoj kondukantaj al lia kapto aŭ morto.

Argentina prezidanto Mauricio Macri konfesis malvenkon en la prezidenta elekto, gratulante la rivalon Alberto Fernandez pro gajno de la elekto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin