Fremdlandaj firmaoj atendas malfermiĝon de dua ĈIIE

(GMT+08:00) 2019-10-28 13:06:26     Redaktoro:Yu

La dua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE) okazos de la 5a ĝis la 10a de novembro en Ŝanhajo. La entuziasmo de firmaoj pri partopreno en ĉi-jara ekspozicio superis tiun por la antaŭa. Multaj firmaoj, kiuj anoncis sin aliĝi al la ekspozicio, esperas, ke la ekspozicio helpos al ili plu penetri en la ĉinan merkaton.

Kadre de la ekspozicio estos eksponado de entreprenoj kaj komerco, kiu inkluzivos sep regionojn de servokomerco, aŭtoj, ekipaĵoj, teknologia vivo, kvalita vivo, kuracaj aparatoj kaj sanzorgo, manĝaĵoj kaj agrikulturaj produktoj. Ĉi-jare enhavoj koncernaj al prizorgado de maljunuloj, eksterdoma eksponejo, kaj regiono por senstiristaj aŭtoj estos aldonitaj al la ekspozicio.

Joaquin Duato, vicprezidanto de la tutmonda plenuma komitato de la firmao Johnson&Johnson, diris, "La rapida ekonomia disvolviĝo kaj brilaj atingoj de Ĉinio en la pasintaj jardekoj estis inspiraj. Estas honoro, ke ni estas en tiu ĉi granda epoko, kontribuas al konstruado de sana Ĉinio kaj helpas al la ĉina popolo havi pli sanan vivon. Johnson&Johnson estis unu el la translandaj firmaoj pri kuracado kaj sano, kiuj plej frue eniris Ĉinion. En la jaro 1985, ĝi establis la farmacian limigitan kompanion Xian Janssen. En la pasintaj pli ol 30 jaro, la kompanio sin dediĉis por subteno al la ekonomia kaj socia disvolvado de Ĉinio kaj akiris rimarkindan progreson en lokaj negocoj."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin