Pozicio de komerca medio de Ĉinio en rangolisto refoje altiĝis

(GMT+08:00) 2019-10-29 08:58:45     Redaktoro:Selena

dokumenta foto: iu fabrikejo

Laŭ la jara studo pri komerco, merkrede publikigita de la Monda Banko, Ĉinio estas inter la 10 ekonomioj, kies komercaj medioj pliboniĝis plej rapide, kaj ĝi estas en la listo de la 10 plej rapidaj pliboniĝantoj por du sinsekvaj jaroj. La studo Komerco 2020 montras, ke la pozicio de Ĉinio plialtiĝis de la 46a de la lasta jaro ĝis la 31a ĉi-jare.

La Monda Banko publikigis jaran studon pri komerco ekde 2003. Ĝi aranĝis liston de 190 ekonomioj laŭ dek normoj de komerca medio. Ĝenerale ĝi elektas urbon kun plej multa loĝantaro kiel specimenon de la ekonomio. Meze de landoj kun pli ol cent milionoj da loĝantoj, 11 landoj estis taksitaj per du urboj. Ĉijare Pekino kaj Ŝanhajo servis kiel specimenoj.

Ĉinio ricevis 77,9 poentojn meze de maksimumaj 100 poentoj. La Monda Banko taksis laŭ rimedoj prenitaj de Pekino kaj Ŝanhajo por plibonigi la komercan medion de la 2a de majo de 2018 ĝis la 1a de majo de 2019. Rimedoj de sume 9 taksitaj kampoj estis agnoskitaj de la Monda Banko, kaj 8 indicoj plialtiĝas.

Ni prenis konstruo-permeson kiel ekzemplon, la pozicio de Ĉinio plialtiĝis de la 121a de la lasta jaro ĝis la 33a ĉi-jare. En Pekino kaj Ŝanhajo, simplaj kaj malalt-riskaj konstruo-programoj ne plu bezonos esti enregistritaj en dosieron, cetere la du urboj faris administron kaj aprobon laŭ diversaj specoj kaj reduktis tempodaŭron por fiksi akvoprovizon kaj akvodismeton. Danke al tiuj ĉi reformoj, tempodaŭro por peti la konstruo-permeson estis mallongigita ĝis 111 tagoj.

Altranga esploristo de la universitato Yale, Stephen Roach, diris al raportisto de la ĵurnalo Renmin Ribao, ke estas tre kuraĝiga la progreso de Ĉinio en plibonigo de la komerca medio, precipe en kultivado de novaj firmaoj. Same kiel esprimo en la studo, la ĉina registaro fokusiĝis al novigo en teknologio, kio rezultigis progreson de nove establitaj entreprenoj.

La amaskomunikilo Bloomberg opinias, ke la pozicio de Ĉinio superis tiun de Francio en la listo pri la komerca medio, kio reliefigis la tendencon, ke evoluantaj ekonomioj faris penojn por atingi la avangardajn mondajn nivelojn. Danke al ĉirilataj klopodoj por plibonigi la komercan medion, la ĉina registaro plialtigas konkurencpovon de la ĉina ekonomio.

Brita ĵurnalo Financial Times raportis en sia retejo, ke Ĉinio plibonigis la komercan medion per antaŭenigo de ciferecigo de registaraj servoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin