Novaĵoj  (Oktobro 29)

(GMT+08:00) 2019-10-29 16:28:35     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas mardo, la 29a de oktobro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: ĉina prezidanto Xi faros tonikan paroladon en la malferma ceremonion de la dua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio; la EU konsentis prokrasti la foriron de Britio ĝis 31a de januaro 2020. Sekve estos la programero Tra la Mondo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina vicministro pri komerco Wang Bingnan anoncis marde, ke ĉina prezidanto Xi Jinping faros tonikan paroladon en la malferma ceremonio de la dua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE) en la 5a de novembro en Ŝanhajo.

Wang, ankaŭ direktoro de la oficejo de la organiza komitato de la ekspozicio, diris en gazetara konferenco, ke Ĉinio okazigas la importan ekspozicion por antaŭenigi plu altnivelan pordmalfermon, kio estas grava rimedo de Ĉinio por memvole malfermi sian merkaton al la ekstero kaj helpos akceli altkvalitan disvolvadon de la ĉina ekonomio kaj kontentigi bezonojn de la popolo pri bela vivo. La ĉeesto de prezidanto Xi en sinsekvaj du ekspozicioj reflektas grandan gravecon donitan de la ĉina regisatro al la ekspozicio kaj enkorpigas la konsekvencan pozicion de Ĉinio pri subteno al multflanka komerca sistemo kaj antaŭenigo de liberigo kaj faciligo de komerco kaj ankaŭ la klopodojn de Ĉinio por konstruado de malferma ekonomio kaj la homa komunumo kun komuna estonteco.

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde sendis gratulan mesaĝon al Norodom Sihamoni okaze de la 15a datreveno de lia surtroniĝo kiel la reĝo de Kamboĝo.

En la mesaĝo, Xi diris, ke de post la surtroniĝo de Sihamoni, la reĝo faris gravajn kontribuojn por konservi nacian unuecon kaj antaŭenigi nacian disvolviĝon, kaj estis profunde amata de la kamboĝa popolo. Li diris, ke de post kiam Ĉinio kaj Kamboĝo establis diplomatiajn rilatojn antaŭ pli ol 60 jaroj, la du popoloj ĉiam estis en solidareco kaj zorgis unu pri la alia, kaj forĝis profundan amikecon. Xi diris ankaŭ, ke li volas labori kun Sihamoni sub novaj historiaj kondiĉoj por daŭrigi la ĉina-kamboĝan tradician amikecon, altigi la duflankan strategian kunlaboron kaj antaŭenpuŝi konstruadon de la ĉina-kamboĝa komunumo kun dividita estonteco por novaj rezultoj por profitigi la du popolojn.

Lunde en Sankta-Georgo, la ĉefurbo de Grenado, inaŭguriĝis la kunveno de Ĉinio kaj karibaj landoj pri kunlaboro en komuna konstruado de la Zono kaj Vojo. Su Wei, ĝenerala vicsekretario de la ĉina Nacia Komisiono pri Disvolvado kaj Reformo, kaj Peter David, grenada ministro pri eksterlandaj aferoj, ĉeestis al la inaŭguro kaj faris paroladojn. Ankaŭ reprezentantoj el 11 karibaj landoj ĉeestis al la kunveno.

En la parolado David alte taksis la ĉinan iniciaton Zono kaj Vojo kaj diris, ke la kunlaboro inter karibaj landoj kaj Ĉinio pri la Zono kaj Vojo havas mejloŝtonan signifon kaj ĉiuj flankoj atendas ekspluati pli da potencialo de kunlaboro kaj realigi komunan disvolviĝon kadre de la iniciato Zono kaj Vojo.

Su diris en la parolado, ke la iniciato Zono kaj Vojo naskiĝis en Ĉinio, sed apartenas al la mondo. La karibaj landoj estas gravaj partoprenantoj en la iniciato. Ĉinio volas labori kune kun la karibaj landoj por plu profundigi kunlaboron en la kampoj de infrastruktura konstruo kaj ekonomio por profitgi la du popolojn.

Ĉina sendito al la UN lunde diris, ke oni devas sekvi la ĝeneralan celon de la duŝtata solvo por solvi la palestinan demandon.

Parolante al la Sekureca Konsilio, ĉina konstanta reprezentanto al la UN Zhang Jun diris, ke la duŝtata solvo kaj la principo "tero por paco" reprezentas la bazlinion de internacia justeco, el kiu ĉiuj partioj ne povas plu retiriĝi. Li emfazis, ke starigi sendependan ŝtaton estas neforprenebla nacia rajto de la palestina popolo, kaj la internacia komunumo devas persisti en la duŝtata solvo, koncernaj rezolucioj de la UN, la principo "tero por paco" kaj aliaj internaciaj konsentoj, kaj revenigi la pacprocezon de Mez-Oriento sur la ĝustan vojon. Li diris, ke la urĝa tasko nun estas agi por eviti pliigon de streĉeco kaj frue rekomenci la pacan intertraktadon inter Palestino kaj Israelo. Li ankaŭ urĝis Israelon ĉesigi setlejajn agadojn sur okupita palestina tero kaj perforton kontraŭ senkulpaj civiluloj.

Prezidanto de la Eŭropa Konsilio Donald Tusk diris lunde, ke la 27 membroj de la Eŭropa Unio konsentis, ke ili akceptos la peton de Britio pri prokrasto de ĝia foriro el la unio ĝis la 31a de januaro 2020. Tusk diris en la socia retejo Twitter, ke la decido eble estos oficialigita per skriba proceduro.

La 20an de oktobro, brita ĉefministro Boris Johnson sendis leteron al Tusk por plilongigo al la intertraktada periodo de Artikolo 50 ĝis la 31a de januaro 2020 sen subskribo sur la letero.

Kelkajn horojn antaŭ la letero, britaj leĝdonantoj voĉdone adoptis ŝlosilan amendon por devigi Johnson serĉi pluan prokraston de la retiro el la EU. Per 322 voĉoj kontraŭ 306, parlamentanoj subtenis amendon proponitan de eksa konservativa parlamentano Oliver Letwin, kiu rifuzos parlamentan aprobon de la interkonsento de Johnson ĝis parlamento adoptos la leĝprojekton de la EU pri la retiro.

La siria Konstitucia Komitato baldaŭ okazigos sian unuan kunvenon. Geir Pedersen, speciala sendito de ĝenerala sekretario de la UN pri Sirio, diris lunde en gazetara konferenco en Ĝenevo, ke ekfunkcio de la Konstitucia Komitato donas esperon por fini la 8-jaran internan militon en Sirio, tamen la konflikto en Sirio estas nesolveble nur per la komitato.

Pedersen diris en la gazetara konferenco, ke 150 membroj de la Konstitucia Komitato sinsekve atingis Ĝenevon por establi la komitaton posedatan kaj dominatan de la siria popolo. Ĝi laboros sub la helpo de la UN en Ĝenevo. Merkrede estos okazigita oficiala ceremonio por ekfunkcio de la komitato.

Pedersen rimarkigis, ke la establo de la Konstitucia Komitato estas la unua politika interkonsento inter la siria registaro kaj opoziciuloj kaj gajnis la plej vastan subtenon de la internacia komunumo.

Laŭ interkonsento inter la siria registaro kaj opoziciuloj, la Konsititucia Komitato povas revizii la nunan konstitucion aŭ ellabori la novan. La registaro kaj opoziciuloj proponis kandidatojn al membroj de la komitato po 50, kaj la ceteraj 50 membroj estas popolaj reprezentantoj, kaj surbaze de tio, 45 membroj el la tri grupoj formos teamon por revizii aŭ redakti konstitucion.

La Bagdada Agad-Komandejo, kiu respondecas pri sekureco de la ĉefurbo de Irako, anoncis lunde, ke nokta elirmalpermeso estos efektivigata ekde tiunokte en Bagdado pro kontinuaj grandskalaj protestoj en multaj lokoj de la lando.

Deklaro tiutage publikigita de la Bagdada Agad-Komandejo diris, ke la nokta elirmalpermeso daŭras de la 24a horo ĝis la 6a horo en la sekvanta mateno, kaj dum la periodo, aktivado de iu ajn veturilo kaj homo sur stratoj en Bagdado estas malpermesata. La deklaro diris, ke la nokta elirmalpermeso celas protekti protestantojn, kaj vokis loĝantojn en Bagdado kunlabori por publikaj interesoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin